Cazorla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Casas de Estepa)
Cazorla
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23470
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 067  (2023) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 55′ N, 3° 0′ U (mapo)37.9136357-3.004084Koordinatoj: 37° 55′ N, 3° 0′ U (mapo) [+]
Alto 826 m [+]
Areo 303 km² (30 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cazorla (Provinco Ĥaeno)
Cazorla (Provinco Ĥaeno)
DEC
Cazorla
Cazorla
Situo de Cazorla
Cazorla (Hispanio)
Cazorla (Hispanio)
DEC
Cazorla
Cazorla
Situo de Cazorla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cazorla [+]
vdr
La naŭ municipoj de la komarko Sierra de Cazorla de Ĥaeno. Cazorla en la centro horizontale grize.
Cazorla en la provinco.
Cazorla en sia pejzaĝo.

Cazorla estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

La areo de la municipo estas 305,40 km2 kie loĝas 7 441 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 24,93 loĝ./km2.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cazorla situas sur la centro de la komarko Sierra de Cazorla (kies plej grava urbo kaj ĉefurbo ĝi estas) en la sudoriento de la provinco, lime kun Chilluévar, La Iruela, Peal de Becerro, Quesada kaj Santo Tomé. Estas sur 823 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno.

Ĝi estas sur la deklivoj de la Sierra de Cazorla, en la valo de la rivero Cerezuelo, alfluanto de la Gvadalkiviro.

Krom la ĉefa urba kerno, estas dek disaj submunicipoj aŭ domaroj.

Domarkernoj Loĝantoj (2014)[1] Viroj Virinoj
Casas de Estepa 9 4 5
Cazorla 7344 3531 3813
El Almicerán 16 8 8
El Molar 240 130 110
El Valle 17 10 7
La Ribera 33 17 16
Los Peralejos 18 9 9
Nava de San Pedro 5 4 1
Puente de la Cerrada 29 16 13
Vadillo Castril 62 34 28
Valdecazorla 39 17 22

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Yedra el la nordo.

Estas pruvoj de homa okupo jam en la Bronzepoko kaj poste de romianoj, allogitaj de minoj de arĝento kaj salo. En la islama epoko de Al Andalus estis disaj kampardomoj kaj fortikaĵoj.

La Senjorlando de Cazorla estis dum la Mezepoko grava landlima enklavon, kiel atestas densaa reto de kasteloj kaj fortikaĵoj de la regneto kreita en 1231, per la donaco de la vilaĝo Quesada kaj ties domaroj fare de Fernando la 3-a al la episkopo de Toledo. Dum la 16a al la 18a jarcentoj okazis sinsekvaj disputoj inter diversaj jurisdikcijo.

Dum la Milito de Hispana Sendependigo Cazorla suferis la sekvojn de la franca okupacio kun la detruo de la preĝejo, kiu ankoraŭ ne rekonstruiĝis. En 1940 oni atingis pinton de super 13 000 loĝantoj; poste venis elmigrado ĝis nunaj iom super 7000. Ekde la Hispana Transiro al la Demokratio la urbestro estis ĉiam socialisto.

Vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ruinoj de la Preĝejo de Sankta Maria, en la urba kerno de la municipo.
Kastelo de la Yedra.
Kastelo de la Kvin Anguloj el la Natura Parko de Cazorla, Segura y Las Villas.
  • Kastelo de la Yedra: sur la monteto de Salvatierra, de konstruado de kristanoj, sur alia de araba konstruado de la 11a al 13a jarcentoj. Bone konservita, havas interne la Museo de Artes y Costumbres Populares del Alto Guadalquivir, nome pri historio kaj etnologio.
  • Kastelo de "Cinco Esquinas" (Kvin Anguloj), sur la monteto de Salvatierra, kun turo kvinlatera.
  • La Fonto de la Ĉenoj: konstruita honore al Filipo la 2-a.
  • La ruinoj de la Preĝejo de Sankta Maria. 16a jarcento.
  • La Domo de la Ĉenoj.
  • Urbodomo kaj Palaco de la Merced de la 16a jarcento.
  • La Preĝejo de Na. Srino. la Virgulino de Carmen, kaj oklatera turo.
  • Konvento de Sankta Johano de la Penitenciaría, 16a jarcento.
  • Antikva Urbodomo.
  • Preĝejo de Sankta Francisko, 17a jarcento.
  • Monaĥejo de Montesión.
  • Palaco de la Vicaría, de la 17a jarcento.
  • Ermitejo de la Virgulino de la Kapo.
  • Ermitejo de Sankta Isicio
  • Ermitejo de Sankta Sebastiano.
  • Ermitejo de Sankta Mikaelo Arĉianĝelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]