Casas de Lázaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Casas de Lázaro
Lazaro.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02329 [+]
Retpaĝaro www.casasdelazaro.es [+]
Demografio
Loĝantaro 363  (2019) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 46′ N, 2° 16′ U (mapo)38.77388185-2.26139207919Koordinatoj: 38° 46′ N, 2° 16′ U (mapo) [+]
Alto 943 m [+]
Areo 112,32 km² (11 232 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Casas de Lázaro
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Casas de Lázaro [+]
Information icon.svg
vdr
Casas de Lázaro en la Provinco Albaceto.

Casas de Lázaro [kasasdeLAzaro] (Domoj de L.) estas municipo de Hispanio apartenanta al la provinco Albacete, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de Alcaraz kaj Campo de Montiel en la centrokcidento de la provinco, kaj en la orienta parto de la Sierra de Alcaraz. Estas areo de 112,32 km² je 942 msm.

Casas de Lázaro havas 363 loĝantojn (2019) kun denseco nur de 3,19.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo limas kun la municipaj teritorioj de San Pedro, Peñas de San Pedro, Alcadozo, Peñascosa, Masegoso, Alcaraz kaj Balazote kaj estas sur la valoj de la riveroj Montemayor kaj Masegoso, kiuj elfluas al la rivero Jardín. La urba kerno etendiĝas el la monteto de San Marcos kiu estas la plej alta parto de la vilaĝo ĝis la bordo de la menciita rivero Montemayor.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Bildo de la submunicipo El Berro. Unuarange ŝtonaj terterasoj, kaj fone la ventogeneratoroj de la Isabela.
  • El Batán. Je 500 metroj de la urba kerno de Casas de Lázaro (batán estas fulmuelejo.
  • El Batán de los Mazos (aŭ Batán de Arriba).
  • El Cucharal.
  • La Rinconada.
  • El Berro. Je pli ol 1300 msm, je 12 km de Casas de Lázaro, je 3 km de Sahúco kaj je 56 km de Albacete.
  • Navalengua.
  • El Puerto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La origino de la setlejo de Casas de Lázaro revenas al la araba epoko, kiam estis kampardomaro nome Kas-Al Kasar, kiu estis konkerita de la reĝo de Kastilio Alfonso la 8-a en 1213 post la batalo de Las Navas de Tolosa.

Casas de Lázaro, ĝis la 19a jarcento estis domaro de la urbo Alcaraz. Sendependiĝinte, ĝi akiris la domarojn El Cucharal, El Berro, Montemayor kaj Navalengua, tiu lasta apud la monteto Isabela, kun 1 355 msm. Sed plue estis Alcaraz kio regis la okazaĵojn de la pasinto de Casas de Lázaro. La ĉefa terposedanto tie estis la markizo de Valdeguerrero, kiu en la Censo de Floridablanca kalkulis 38 009 ha dise en 6 terpecoj. Tiu havis ankaŭ posedaĵojn en Casa Pablo, Tobablanco kaj Alamedas, krom la muelejo en Montemayor.

Grava trajto de Casas de Lázaro estis historie ties teksiloj. Ĝis meze de la 20a jarcento temis pri grava ekonomia enspezofonto, kies produktoj estis venditaj ĉefe en Hellín kaj Albacete. Aktuale, tiu artmetio estas konservata de la familio Rosa, kiu pluigas la tradicion komencita en la 19a jarcento fare de José Antonio Rosa. Temas pri tradicio jam de la 14a jarcento, ĉar en la oficiala blazono de Casas de Lázaro, kiu datas de tiu periodo, jam aperas navedo (nun en suba duono), nome unu de la iloj uzitaj en la teksado.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo, kun skulptaĵo de la Dolorplena patrino, de la fama murcia skulptisto Francisco Salzillo.
  • Popola arkitekturo, kiel ponto, nome El Caño kaj cuco [KUko], nome tipa ŝtona rura kabaneto, lavejo kaj fontano de El Berro kaj muelejoj kaj fulmuelejoj.
  • Arkeologiaj kuŝejoj, inter kiuj Peña Galindo kaj Torre Vieja, apartenantaj al la Bronzepoko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]