Casas del Puerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Casas del Puerto
CASAS DEL PUERTO.jpg
Administrado
Poŝtkodo 05571 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 80  (2022) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 32′ N, 5° 12′ U (mapo)40.52755835-5.19411027707Koordinatoj: 40° 32′ N, 5° 12′ U (mapo) [+]
Alto 1 178 m [+]
Areo 39,8 km² (3 980 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Casas del Puerto
Situo de Casas del Puerto

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Casas del Puerto [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Casas del Puerto [KAsas delPŬERto] estas municipo en la okcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Casas del Puerto estas komprenebla etimologie kiel Domoj de la Montopasejo, alude al apuda montara elemento.

Casas del Puerto en la provinco Avilo.
Panoramo de Villatoro kun Montopasejo de Villatoro fone.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 22,14 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 83 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 51 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Bonilla de la Sierra, Villanueva del Campillo, Villatoro, Villafranca de la Sierra kaj Navacepedilla de Corneja. La municipo estas en la Valo de la rivero Corneja [korNEĥa]. La Montopasejo de Villatoro (Puerto) je 1386 m super la marnivelo estas ligilo de la Valo Amblés kun la Valo Corneja (Valdecorneja), laŭ la nacia ŝoseo 110 kiu estas komunikilo de Casas del Puerto kaj Villatoro, kaj jurisdikcia limo intar ambaŭ municipoj; temas pri la natura pasejo inter la masivo de La Serrota kaj la Montaro de Avilo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado ĉirkaŭ la 13-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Kastilio. La preĝejo estis ekkonstruita en la 15-a jarcento kaj ampleksigita dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj, ununava kun barokaj retabloj, de la dua duono de la 18-a jarcento. En la 18-a jarcento estis 9 teksejoj, kaj gravis la kultivo de lino.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]