Casaseca de Campeán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Casaseca de Campeán
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49708
Demografio
Loĝantaro 97  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 23′ N, 5° 45′ U (mapo)41.3755044-5.7461764Koordinatoj: 41° 23′ N, 5° 45′ U (mapo) [+]
Alto 761 m [+]
Areo 12,24 km² (1 224 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Casaseca de Campeán (Provinco Zamoro)
Casaseca de Campeán (Provinco Zamoro)
DEC
Casaseca de Campeán
Casaseca de Campeán
Situo de Casaseca de Campeán
Casaseca de Campeán (Hispanio)
Casaseca de Campeán (Hispanio)
DEC
Casaseca de Campeán
Casaseca de Campeán
Situo de Casaseca de Campeán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Casaseca de Campeán [+]
vdr

Casaseca de Campeán [kasaSEka dekampeAN] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Vino en la sudo de la provinco. Casaseca de Campeán estas tradukebla etimologie al Seka Domo de Kamparo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 12,24 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 103 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol 600 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 20 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas norde kun El Perdigón kaj Morales del Vino, sude kun Villanueva de Campeán, oriente kun Corrales del Vino kaj Peleas de Abajo, kaj okcidente kun Pereruela, tiu lasta de la komarko Sayago.

La setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]