Casemiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Casemiro
Persona informo
Naskonomo Carlos Henrique Casimiro
Naskiĝo 23-an de februaro 1992 (1992-02-23) (32-jaraĝa)
en São josé dos Campos
Lingvoj portugala
Loĝloko São josé dos Campos
Ŝtataneco BraziloHispanioAnglio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Carlos Casimiro aŭ plennome Carlos Henrique Casimiro, ofte nur nomata Casemiro (prononco laŭ sistemo IFA kaziˈmiɾu), estas brazila futbalisto. Li naskiĝis la  23-an de februaro 1992(nun 1992-02-23) en São José dos Campos, do nun estas 32-jara.

Ekde la jaro 2013 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Real Madrid CF. Krome Casemiro ekde la jaro 2011 estas membro de la brazila nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "5".