Casillas (Ávila)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Casillas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05428
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 663  (2023) [+]
Loĝdenso 55 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 19′ N, 4° 34′ U (mapo)40.324166666667-4.5725Koordinatoj: 40° 19′ N, 4° 34′ U (mapo) [+]
Alto 1 012 m [+]
Areo 12 km² (1 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Casillas (Provinco Avilo)
Casillas (Provinco Avilo)
DEC
Casillas
Casillas
Situo de Casillas
Casillas (Hispanio)
Casillas (Hispanio)
DEC
Casillas
Casillas
Situo de Casillas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Casillas, Ávila [+]
vdr

Casillas [kaSIljas] estas municipo en la sudoriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Arenas de San Pedro kaj al la jurisdikcia teritorio de Arenas de San Pedro, en la sudo de la provinco. La loknomo Casillas estas etimologie komprenebla kiel Dometoj; tiukadre aperas domoj en la blazono.

Casillas en la provinco Avilo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 11,96 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 646 loĝantojn. Ĝi perdis 850 loĝantojn meze de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 69 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Sotillo de la Adrada, El Barraco, El Tiemblo, Rozas de Puerto Real (Madrido) kaj Santa María del Tiétar. Casillas estas en la suda deklivaro de la Sierra de Gredos, en la komenco de la valo de Tiétar je altitudo de 1012 msm.

Historio[redakti | redakti fonton]

Plej verŝajne estis jam loĝado en epoko de Al Andalus. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Casillas estis ligita al La Adrada, ekde la 14a de Oktobro 1393.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Plej vizitinda loko estas la Etnografia Muzeo "La Resina" en "La Manotera" kun fokuso al iama grava rimedo nome pin-rezino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]