Casla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Casla
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40590
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 155  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 10′ N, 3° 39′ U (mapo)41.165833333333-3.6563888888889Koordinatoj: 41° 10′ N, 3° 39′ U (mapo) [+]
Alto 1 084 m [+]
Areo 17,59 km² (1 759 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Casla (Provinco Segovio)
Casla (Provinco Segovio)
DEC
Casla
Casla
Situo de Casla
Casla (Hispanio)
Casla (Hispanio)
DEC
Casla
Casla
Situo de Casla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Casla, Segovia [+]
vdr

Casla [KASla] estas municipo en la sudoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. Casla estas komprenebla etimologie kiel Dometo aŭ Kabano, kiel aludo al la eksetlado, el latinlingva vorto "casa" el la epoko de visigotoj.

Casla en la provinco Segovio.
Ermitejo.
Ornamaj ŝtonoj sur muro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia monteta municipa teritorio okupas totalan areon de 17,59 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 159 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 49 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Ventosilla y Tejadilla, Santa Marta del Cerro, Santo Tomé del Puerto, Prádena kaj Robregordo (Madrid).

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis restaĵoj de Kalkolitiko, kaj eble loĝis ankaŭ arevakoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de 1247. La preĝejo konstruiĝis en la 12-a ĝis 13-a jarcentoj. La loko apartenis al la Ochavo de Prádena de la Comunidad de villa y tierra de Sepúlveda. La loka ekonomio estis ligita al la transmigra brutobredado kaj la organizo Mesta.

En la 19-a jarcentoj la loko suferis pro la Hispana Milito de Sendependigo kaj pro la Karlismaj Militoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj kaj al grotoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la trinava preĝejo de Sankta Petro kaj la ermitejoj de Sankta Roĥo kaj de la Virgulino de la Stelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Casla. La ermita de Nuestra Señora de la Estrella y el siglo XVII. Tomás Ramos Hernanz. 1994.
  • Casla. Siglo XVIII. La población y el Catastro del Marqués de La Ensenada. Tomás Ramos Hernanz. 2004.
  • Origen y vida de Casla hasta el siglo XVI. José Antonio Fuentes Heras. 2006.
  • Casla. Siglo XIX. La población y la antigua Iglesia de San Pedro Apóstol. Tomás Ramos Hernanz. 2013
  • Barroco en Casla. Retablos en la iglesia de San Pedro. José Antonio Fuentes Heras. 2016
  • Casla. Primera mitad del siglo XX. La población y las actas de los plenos municipales. Tomás Ramos Hernanz. 2018