Caspar Schmalkalden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Caspar Schmalkalden
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1616 (1616-01-01)
en Friedrichroda
Morto 1-an de januaro 1673 (1673-01-01) (57-jaraĝa)
en Gotha
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pentristo • esploristo • verkisto de vojaĝa literaturo • desegnisto • verkistosoldato • surveyor • sekretario
vdr

Caspar SCHMALKALDEN (naskiĝinta en 1616 en Friedrichroda, mortinta en 1673 en Gotao) estis germana esplorvojaĝrakontisto kaj geodeziisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Tajnavano, laŭ Schmalkalden

La filo de la friedrichroda-a urbestro forlasis la naskiĝurbon post la morto gepatra en 1634 frekventonte la Marteno-gimnazion en Braunschweig. Poste li ellernis geodezion en Elbląg kaj studis astronomion en Groningen. Samjare li eksoldatis en la servo de la Nederlanda Okcident-hinda Kompanio kaj iris al Suda Ameriko por helpi Johann Moritz von Nassau-Siegen en siaj koloniaj projektoj. En 1643 Schmalkalden partoprenis la ekspedicion de admiralo Hendrik Brouwer ĉe Horna Kabo al Ĉilio. En 1645, post sesmonata restado en Eŭropo, li ŝipe atingis je la fino de la jaro 1645 Ĝakarton kaj en somero 1647 oni trovis lin ĉe legatara vojaĝo de Joan van Deutecom al Aĉeo. Inter 1648 kaj 1650 li laboris en Tajnano en la milita gedeziservo. Tiam li havis intertempe liberan tempon por entrepreni vojaĝon al Nagasako. Post tiu ĉi lukra deĵoro li revenis al Eŭropo vivonte ekde 1652 en Gotao.

Al al kolektoj de Kastelo Friedenstein li donacis testamente ekzempleron de paradizeedoj kaj mezuriloj geometriaj. Li ankaŭ kontintue aktivis kartografe, meĥanikule kaj remparkonstruiste por la gotaa kortego. Du riĉe ornamitaj manuskriptoj rakontas travivaĵojn liajn en Brazilo kaj Orienta Azio: temas pri unu el la plej fruaj bildaj dokumentoj pri Brazilo; la bildoj pri la tajvananoj fakte estas la unuaj eŭropaj. Interesegas ankaŭ vido je Nagasako disde la maro.

Eldonoj modernaj[redakti | redakti fonton]

  • Caspar Schmalkalden: Die wundersamen Reisen des Caspar Schmalkalden nach West- und Ostindien 1642–1652. Nach einer bisher unveröffentlichten Handschrift bearbeitet und herausgegeben von Wolfgang Joost, F.A. Brockhaus Verlag, Leipzig 1983, ISBN 3-325-00204-8.
  • Caspar Schmalkalden: Mit Kompass und Kanonen. Abenteuerliche Reisen nach Brasilien und Fernost 1642–1652, Edition Erdmann 2002, ISBN 3-86503-109-9.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang Joost: Die Weltreisen des Gothaer Caspar Schmalkalden im 17. Jahrhundert, 1. Die Reise nach Westindien, che: Gothaer Museumsheft – Abhandlungen und Berichte des Naturkundemuseums, 6 (1971), p. 1–13.
  • Wolfgang Joost: Über das Traktat des Gothaer Weltreisenden Caspar Schmalkalden (1616–1673): „Wie man eines fürgegebenen Orts Longitudinem oder Länge finden solle“, ĉe: Gothaisches Museums-Jahrbuch, Bd. 7 2004 (2003), p. 67–78, eldonis Museum für Regionalgeschichte und Volkskunde auf Schloss Friedenstein, Gotha, Verlag Hain
  • Wolfgang Michel: "Japan in Caspar Schmalkaldens Reisebuch", ĉe: Dokufutsu Bungaku Kenkyû, Nr. 35 (Kyushu University Fukuoka, majo 1985), p. 41–84.
  • Wolfgang Michel: "Ein frühes deutsch-japanisches Glossar aus dem 17. Jahrhundert", ĉe: Kairos, Nr. 24 (1986) S. 1–26.