Cassino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cassino (Latio))
Cassino
Cassino
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Latio
Provinco FR Frozinono
Geografia situo 41° 30′ N, 13° 50′ O (mapo)41.513.833333333333Koordinatoj: 41° 30′ N, 13° 50′ O (mapo)
Alto super marnivelo 40 m
Areo 82 km²
Loĝantaro 35 092 (2023)
Loĝdenso 421 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Cervaro, Pignataro Interamna, Rocca d'Evandro (CE), San Vittore del Lazio, Sant'Apollinare, Sant'Elia Fiumerapido, Terelle, Villa Santa Lucia
Patrono Benedikto de Nursio
Festa tago 30-a de oktobro
Nomo de loĝantoj cassinesi
Poŝtkodo 03043
Imposta kodo C034
Kodo laŭ ISTAT 060019
Telefona prefikso 0776
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Cassino - prononco [kaSI:no] - estas urbo en centra Italio, origine konata kiel Casinum, kaj ĝi estis konsiderata ĉiam kiel sankta loko. La urbo troviĝas proksimume 120 km de Romo direkte al Napolo. Du cent jaroj antaŭ Kristo havis en la urbo sian vilaon ankaŭ romia imperiestro Marko Aŭrelio.

La urba komunumo situas en la regiono Latio kaj en la provinco Frozinono. Komence de 2023 en la komunumo vivis 35 092 loĝantoj sur areo de 83,42 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 421 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta Benedikto de Nursio, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Najbaras la komunumoj Cervaro, Pignataro Interamna, Rocca d'Evandro, Sant'Apollinare, Sant'Elia Fiumerapido, San Vittore del Lazio, Terelle kaj Villa Santa Lucia.

Mondfama estas la monaĥejo Monte Cassino, troviĝanta sur pinto de monto proksimume 520 metrojn super la urbo Cassino, kiun fondis en la jaro 529 sankta Benedikto. Samtempe li ĉi tie fondis monaĥejan ordenon de benediktanoj. En prekristanaj tempoj ĉi tie staradis templo de dio Apolono. La monaĥejo fariĝis signifa centrejo de klereco, kulturo kaj arto kun ampleksa biblioteko kaj raraj kolektaĵoj. Komence de la Dua Mondmilito la kolektejoj estis forveturigitaj kaj kaŝitaj en Vatikano. Pro sia signifa strategia situo super kuniglinio ĝis Romo estis la monaĥejo okupita de la armeo de nazia Germanio, kaj armeoj de aliancanoj - usonanoj, britoj kak el aliaj landoj de la brita Komunumo de Nacioj, sed ankaŭ polaj kaj brazilaj soldatoj konkeris poziciojn de la germanoj ekde duono de majo de 1944 dum la Batalo de Monte Cassino. La monaĥejo, en kiu serĉis kaŝejon multe da fuĝintoj el vicoj de civila loĝantaro, estis tute detruita, temis pri la 5-a plej granda batalo de la Dua Mondmilito, dum kiu falis pli ol 100.000 soldatoj. La monaĥejo estis denove renovigita en la jaro 1952. Organizo de Unuiĝintaj Nacioj donis al la urbo Cassino honoran titolon La urbo de paco.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Inter la partneraj urboj estas

La monaĥejo Monte Cassino

Cassino kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Fine de aŭgusto 2009 okazis en Cassino la 76-a Itala Kongreso de Esperanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]