Castañeda (Kantabrio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Castañeda (Hispanio))
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Castañeda
Castañeda.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39660 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 029  (2021) [+]
Loĝdenso 158 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 19′ N, 3° 56′ U (mapo)43.311388888889-3.9280555555556Koordinatoj: 43° 19′ N, 3° 56′ U (mapo) [+]
Alto 66 m [+]
Areo 19,19 km² (1 919 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Castañeda
Situo de Castañeda

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Castañeda (Cantabria) [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Municipa teritorio de Castañeda, norde de Kantabrio.

Castañeda [kastaNJEda] (Kaŝtanarbaro) estas municipo en nordcentra Kantabrio, Hispanio, en la komarko Valles Pasiegos.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Cueva.
Orienta fronto de Sankta Kruco de Castañeda en Socobio.
Villabáñez.

Ĝi limas norde kun Piélagos kaj Villaescusa, okcidente kun Puente Viesgo, sude kun Santiurde de Toranzo kaj oriente kun Santa María de Cayón. La municipo estas sur la baseno de la rivero Pas, en la subkomarko Pas-Miera. Tra Castañeda fluas la rivero Pisueña.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Por areo de 19,19 km² estas 3 029 loĝantoj (laŭ censo de 2021). La 3 029 loĝantoj (2021) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj: La Cueva, Pomaluengo (municipa ĉefurbo, en la foto de la tabelo), je 27 km de Santandero, regiona ĉefurbo, Socobio kaj Villabáñez.

Historio[redakti | redakti fonton]

El la Mezepoko, kiam Henriko la 2-a donis tiujn teritoriojn kiel senjorlandon al sia frato, nome la infanto Don Tello de Kastilio, kaj Johano la 2-a faris ilin graflando, Castañeda estis ligita al la Markizoj de Aguilar de Campoo, kiuj estis sekve Grafoj de Castañeda.

Estas dokumentita forĝejo nomita de La Vegade Castañeda, en la loĝloko Argomilla de Cayón, ĉe la fluejo de la rivero Pisueña. La plej frua referenco al tiu estas de 1403. Ĝi apartenis al Don Juan Téllez de Castilla kaj lia edzino Leonor de la Vega, kaj poste al ilia filino la grafino de Castañeda nome Aldonza de Kastilio, kiu donis ĝin al la Monaĥejo de Monto Corbán de Santandero en 1425 tra Juan González de Polanco kiu estis samtempe administranta monaĥo de la Monaĥejo de Monto Corbán, abato de Castañeda, kaj ĉefservisto de la nobela familio Vega,​ el kiu doña Leonor de la Vega posedis la duonon de la monaĥejo.​

En 1566, Diego de Obregón de la Vega, Senjoro de la Torre de Argomilla, akiris kvaronon de la forĝejo kiu estis tiam posedo de Juan González de Polanco, nepo de Juan González de Polanco. Meze de la 18-a jarcento, ĝi estis aĉtita de la entreprenisto Juan Fernández de Isla kiu klopodis aranĝi la instalaĵojn. La lasta citaĵo de la forĝejo estis de la jaro 1784.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado. Sed nuntempe oni transiris al turismo kaj industrio. Inter vidindaĵoj elstaras la Kapitula kirko de la Sakta Kruco, en Socobio, Havaĵo de Kultura Intereso kun kategorio de monumento. Krome estas la Muelejo El Carabío, en Pomaluengo, la Palaco de la Gándara, la Palaco de Larrinaga de la 1930-aj jaroj (nuna urbodomo), la ermitejo de Sankta Fernando en Colsa, kun mirindaj freskoj de la 16-a jarcento kaj la Horloĝturo en Pomaluengo, iamaj lernejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]