Castejón (Cuenca)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Castejón
Castejón, Cuenca, España, 2017-01-03, DD 97.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro María Arribas López (PP)
Demografio
Loĝantaro 155  (2018) [+]
Loĝdenso 3 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 23′ N, 2° 33′ U (mapo)40.382222222222-2.5475Koordinatoj: 40° 23′ N, 2° 33′ U (mapo) [+]
Alto 910 m [+]
Areo 43 62 km²
Situo de Castejón
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Castejón, Cuenca [+]
Information icon.svg
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Castejón [kasteĤON] (Kasteleto) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas castejonero [kasteĥoNEro]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 140 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,21 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Castejón estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Alkario en la norda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 910 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 43,62 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°22′56″N 2°32′51″Ok. El la provinca ĉefurbo, Kvenko, ĝi distas 60 km kaj 150 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Proksime estas restaĵoj de la Paleolitiko kaj de la Romia Imperio. Estas preĝejo de la 17a jarcento.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Castejón kun pli ol 1,100 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Castejón kie oni alvenis al la nunaj 140.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis ĉiam el dekstra partio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]