Castejón de Monegros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castejón de Monegros
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22222
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 478  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 37′ N, 0° 14′ U (mapo)41.6187532-0.2342214Koordinatoj: 41° 37′ N, 0° 14′ U (mapo) [+]
Alto 466 m [+]
Areo 165,32968 km² ( 165 32. 968 ha) [+]
Castejón de Monegros (Provinco Ŭesko)
Castejón de Monegros (Provinco Ŭesko)
DEC
Castejón de Monegros
Castejón de Monegros
Situo de Castejón de Monegros
Castejón de Monegros (Hispanio)
Castejón de Monegros (Hispanio)
DEC
Castejón de Monegros
Castejón de Monegros
Situo de Castejón de Monegros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castejón de Monegros [+]
vdr

Castejón de Monegros [kasteĤON demoNEgros] (Castillón de Monegros en aragona) estas municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Monegros (kies ĉefurbo estas Sariñena) apartenanta al la sudokcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). La loknomo Castejón estas etimologie komprenebla kiel "kastelego", kaj tiukadre estas kastelo en la municipa blazono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la sudo de la komarko Monegros, oriente de la teritorio de Lanaja, sude de tiu de Sariñena, kaj okcidente de tiu de Sena. Estas abundaj montetoj ĉe la lastaj deklivaroj oriente de la Montaro Alcubierre.

La loĝloko Castejón de Monegros (221 msm) estas je 61 km de Huesko, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas komunikata per la ŝoseo A-230 kiu komunikas kun norda Sariñena per la ŝoseo A-2221 kun Valfarta sudoriente, per la ŝoseo A-230 kun la apuda suda La Almolda kaj per la A-1104 al Zaragozo okcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis irigacian reton kaj ankaŭ loknomojn kiel Alkanadre. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

La Monaĥejo de Sigena estis ege influa por ĉiuj loĝlokoj de la komarko Monegros, promociis la reloĝadon kaj havigis al la novaj loĝantoj loĝcartojn, tipe en la Mezepoko kiel feŭdisma kontrakto inter la Monaĥejo kaj la lokanoj, kiu precizigis devojn kaj rajtojn.[1]

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Castejón de Monegros: oni malaltiĝis ĝis nunaj 512 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al natura, kultura kaj rura turismo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Restaĵoj de mezepoka kastelo nome ortangula turo el murego, en kies interno estas ermitejo.
  • Preĝejo gotika cistera kun ĉefretablo de la 15-a jarcento de Miguel de Ximénez, parte damaĝita dum la Enlanda Milito, kaj restaŭrita.
  • Ermitejoj de Sankta Anna kaj de Sankta Mikaelo, je 14 km sur la Monto Jubierre apartenanta al Castejón de Monegros.
  • Domegoj, inter kiuj la urbodomo de la 16-a jarcento, restaŭrita en 2002; krome la domegoj Buil, Romairales, Blaser, Boquero, Ronquillo, Herrero (la Forĝisto), Urcia, Molinera (la Muelistino), Bosque, Felipa, kaj Estanquero (la Tabakvendisto).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]