Castellar de la Muela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castellar de la Muela
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19328
Retpaĝaro [www.castellardelamuela.com]
Politiko
Urbestro Pedro Laparra Martínez
Demografio
Loĝantaro 23  (2023) [+]
Loĝdenso 1,73 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 49′ N, 1° 46′ U (mapo)40.818888888889-1.7594444444444Koordinatoj: 40° 49′ N, 1° 46′ U (mapo) [+]
Alto 1 223 m [+]
Areo 21,38 km²
Castellar de la Muela (Hispanio)
Castellar de la Muela (Hispanio)
DEC
Castellar de la Muela
Castellar de la Muela
Situo de Castellar de la Muela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castellar de la Muela [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Castellar de la Muela [kasteĜAR delaMŬEla] (Kastelejo de la Mueldento) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas castellarense [kasteĝaRENse]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 37 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,73 loĝ/km².

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004 2008 2013 2015
63 55 37 42 34 38 41

Situo kaj geografio[redakti | redakti fonton]

Castellar de la Muela situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1223 m super marnivelo; je 151 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 21,38 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°49′08″N 1°45′34″Ok.

La klimato estas kontinenta de tre malvarmaj vintroj, varmaj someroj kaj malmulta precipitaĵo. Pro altitudo, malabunda vegetaĵaro kaj manko de montoprotekto, okazas tre ekstremaj minimumaj temperaturoj. Temperaturoj estas averaĝe ĉiujare sub 10ºC kaj minimumaj monate sub 1ºC. Menciindas kontrasto inter tago kaj nokto, ĉirkaŭ 17ºC, sed oni ne superas la rekordon kiun havas Molina de Aragón con 29,4ºC en 1981.

Historio[redakti | redakti fonton]

La domaro, prezidita de la preĝejo.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 37, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Castellar de la Muela, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Castellar de la Muela kie oni falis al la nunaj 37.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Vidindaĵo en la Ermitejo de Nia Sinjorino de la Carrasca kun ŝtontajlistaj markoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]