Castellote

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castellote
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44560
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 678  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 48′ N, 0° 19′ U (mapo)40.7996276-0.31970269999999Koordinatoj: 40° 48′ N, 0° 19′ U (mapo) [+]
Alto 804 m [+]
Areo 235,176913 km² (2 351 7.6 913 ha) [+]
Castellote (Provinco Teruelo)
Castellote (Provinco Teruelo)
DEC
Castellote
Castellote
Situo de Castellote
Castellote (Hispanio)
Castellote (Hispanio)
DEC
Castellote
Castellote
Situo de Castellote

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castellote [+]
vdr

Castellote [kasteLJOte] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordo de la orienta komarko Maestrazgo, kies administracia ĉefurbo estas Cantavieja. La loknomo Castellote estas etimologie komprenebla kiel Kastelego; tiukadre nur kastelo aperas en la municipa blazono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Castellote en la malsupra parto de la foto, norde. Sude, fone, la akvorezervejo de Santolea.
La preĝejo de Sankta Mikaelo dominas la loĝlokon.

Ĝi estas je 121 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 774 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la nordo de la komarko en kiu ĝi limas kun Molinos nordokcidente kaj Bordón kaj Villarluengo sude. Ĝi estas inter Mas de las Matas nordoriente kaj Molinos okcidente, kaj krome estas Seno tute apude.

La municipa teritorio de Castellote inkludas la iamajn municipajn teritoriojn de Cuevas de Cañart, Abenfigo, Santolea, Ladruñán kaj ties iamajn kvartalojn La Algecira kaj El Crespol, Dos Torres de Mercader, Las Planas de Castellote, Luco de Bordón kaj ties iamajn kvartalojn Los Alagones kaj Torremocha. Kelkaj el ili estas ankoraŭ loĝataj kiel Cuevas de Cañart — kiu konservas la mezepokan historian kernon, Havaĵo de Kultura Intereso —, Dos Torres de Mercader kaj Las Planas de Castellote.

Aliaj estas tute (aŭ preskaŭ tute) senhomaj, kiel la kernoj de nombraj kampardomaroj, kiel El Alconzal, El Huergo, Mas de Blasco, Mas de Ricol, Torremocha, Perojil, El Mas de Soler, El Mas de Lej, El Higueral, El Latonar kaj aliaj. Kelkaj estis inunditaj de la akvorezervejo de Santolea, kiel El Mas de Campos, kaj la propra loĝloko kiu nomas ĝin, Santolea, kiu estis abandonita kaj detruita post ties konstruado.

La urba kerno de Castellote estas sur bela deklivo de monto kronita per kastelo de templanoj ruinigita en la Karlismaj militoj kaj restaŭrita en 2011. La loko estas en la Iberia Sistemo, en la montaro de Malsupra Aragono, en la valo de la rivero Guadalope.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo estis de Templanoj.

Gravaj restaĵoj atestas pri la pasinteco de la areo jam el prahistorio. En Abrigo de la Vacada estas aro de rokpentraĵoj formita de sepdek du figuroj, el kiuj la ĉefa sceno estas bovaro akompanataj de arkistoj, virina figuro montranta profilon, cervoj kaj kaproj de skema stilo kaj azeno tre realisma. Estas ankaŭ kuŝejoj de Bronzepoko kaj de Ferepoko, nome tomboj de iberoj. Jam en la Mezepoko, Castellote estis grava loko por islamanoj. Ili konstruis kompleksan reton de irigacio kun akvobaraĵoj, kanaletoj kaj akvedukto, kiuj ankoraŭ nuntempe estas uzataj. Oni supozas, ke estis ili kiuj unue fortikigis Castellote.

La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento kaj ĝi estis donita al la Ordeno de Templanoj. La unua mencio al la loko, reference al ties inkludo ene de la limoj de la episkopeco de Zaragozo, datiĝas de 1158. Ŝajne Castellote estis konkerita de Alfonso la 1-a, sed ankaŭ ŝajne post lia morto, la zono revenis al araboj kaj estis en 1168-1169 dum la regado de Alfonso la 2-a, kiam Castellote definitive venis al la Regno Aragono. En 1282, la rajtigilo carta puebla estis donita al Castellote kaj Las Cuevas fare de la Templanoj, kaj en 1268, Jakobo la 1-a rajtigis ĉiusemajnan bazaron sabate.

En Januaro 1308 je la nuligo de la Templanoj, multaj lokanoj, malobeis la regajn ordonojn kaj unuiĝis al la monaĥoj en la interno de la kastelo. Finfine, la 2an de Novembro ili kapitulacis post dek unu monatoj de sieĝo. Ekde tiam, la loko iĝis posedo de la Ordeno de Sankta Johano kaj en 1318 Castellote havis tiean komandoron. Ili restis ties ĝis 1769.

En la kadro de la Milito de Hispana Sendependiĝo, Castellote estis kaptita de la franca generalo Musnier la 22an de Decembro 1809, post kio okazis diversaj damaĝoj; la francoj kontrolis la areon ĝis 1813, kiam la gerilano Fray Arsenio Nebot kaptis Alcañiz, kaj fuĝigis la francojn.

Vidaĵo de Castellote (Historia de Cabrera y de la guerra civil en Aragón, Valencia y Murcia, 1845)

En la kadro de la Karlismaj militoj septembre 1835, en la loko okazis batalo inter isabel-istoj de la kolonelo Nogueras kaj karlistoj estritaj de José Miralles, kiu devis foriri estante venkitoj, sed ili rekonkeris la lokon kaj restis tie dumlonge. En la somero 1837 venis la pretendanto Carlos María Isidro estre de la Reĝa Ekspedicio. Poste, okazis en Castellote unu el plej sangelverŝaj bataloj de la Unua Karlisma Milito. Post la «Vergara brakumo», la generalo Espartero establis sian stabanaron en la najbara Mas de las Matas kaj, post la konkero de Segura, ordonis avancon al Castellote. Ekde la 23an de Marto 1840, la liberaloj atakis la lokon dum la karlistoj rifuĝiĝis en la kastelo, kaj la batalo pluis ĝis fina kapitulaco de karlistoj la 27an. Espartero respektis la venkitojn. En la kadro de la Tria Karlisma Milito, Castellote estis loko de grava interŝanĝo de militprizonuloj inter la isabela kaj la karlisma armeoj, laŭ interkonsento de la generaloj Echagüe kaj Dorregaray; precize, la 17an de Majo 1875, oni interŝanĝis 214 karlistajn prizonulojn kontraŭ 210 liberaloj.​

Ankaŭ dum la Hispana Enlanda Milito la loko suferis damaĝojn, kaj anekdote menciindas, ke en Castellote okazis nupto de Enrique Líster, unu el ĉefaj militestroj de la respublika armeo. Post la militfino, en la zona agadis kontraŭfrankista gerilo, nome la Agrupación Guerrillera de Levante y Aragón (AGLA), unu el kies sektoroj havis sidejon en la najbara Aguaviva.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Castellote kie oni malaltiĝis el 2 165 en 1910 ĝis nunaj 687 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Ogiva arko super alirejo al la placo de la preĝejo.

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da fruktarboj, legomoj), brutobredado kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ kultura kaj rura turismo. Estas nombraj altiraĵoj en la urbo, ĉefe pro la mezepoka pasinteco de Castellote, ligita al templanoj, kio nun estas postulita: oni bone konservis belan urban kernon de mallarĝaj kaj krutaj stratetoj, kio estas deklarita Havaĵo de Kultura Intereso.

De la iama tre grava historia kastelo restas nuntempe nur salono, ĉefturo, kelkaj muregeroj kaj turetoj; la ĉefturo enhavas interpretejon pri la Templanoj. Aliaj vidindaĵoj tiamaj estas lavejo, dekunuarka akvedukto, gotika urbodomo kun arkaro, kaj blazondomoj. La preĝejo de Sankta Mikaelo estas ununava, kun gotika pordego, bela prilaborita vitralrozo kaj rekonstruita sonorilturo. Krome estas tri ermitejoj.

Pordego kaj rozo de la preĝejo de Sankta Mikaelo.

Inter naturaj vidindaĵoj de la municipa teritorio de Castellote menciindas la natura monumento de la Ponto de Fonseca, nome geologia formacio generita de la rivero Guadalope, kiel natura tunelo laŭ kiu fluas la rivero. En tiu mikroklimato estas aparta flaŭro kaj granda diverseco de birdoj, pro kio ĝi estas Protektita birda areo (ZEPA) de la reto Natura 2000. Iom malsupre estas gorĝoj kaj meandroj de Guadalope kun kanjonoj de kalkoŝtono. La akvorezervejo de Santolea, konstruita en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, ebligas la praktikon de akvosportoj, banadon sur naturaj strandoj kaj grimpadon ĉe grandaj vertikalaj muroj.

Pri paleontologio estas la kuŝejo de iknitoj de Abenfigo de la Malsupra Kretaceo kun ŝpuroj de dinosaŭroj, trairantaj strandon, nome ĝis kvar dek ŝpuroj de terapodoj (dupiedaj karnovoruloj). Tio estas deklarita Havaĵo de Kultura Intereso kaj en la urba kerno de Castellote estas filio de Dinópolis — nome «Bosque Pétreo»— pri tiu kuŝejo. Krome estas la kuŝejo de Vallipón, ĉefe pri mikrovertebruloj kaj 42 tipoj de vertebruloj, inter kij ŝarkoj kaj rajoj, testudoj, maraj reptilioj, lacertoj, krokodiloj, flugreptilioj, dinosaŭroj kaj mamuloj.[1] Alia interesaĵo esta la kuŝejo El Barranquillo, ĉe la Ermitejo Llovedor, kun fosiliaj arboj konservitaj en siliko, iam parto de arbaro de Kretaceo; ĝis nun oni elfosis kvar fosiliajn trunkojn de tri diferencaj specioj de koniferoj.[2]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]