Losacino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Castillo de Alba (Zamora))
Losacino
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49541
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 195  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 41′ N, 6° 5′ U (mapo)41.681111111111-6.0794444444444Koordinatoj: 41° 41′ N, 6° 5′ U (mapo) [+]
Alto 698 m [+]
Areo 44,23 km² (4 423 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Losacino (Provinco Zamoro)
Losacino (Provinco Zamoro)
DEC
Losacino
Losacino
Situo de Losacino
Losacino (Hispanio)
Losacino (Hispanio)
DEC
Losacino
Losacino
Situo de Losacino

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Losacino [+]
vdr

Losacino [losaZIno] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Alba, en la centro de la provinco. Losacino estas etimologie komprenebla kiel diminutivo de Losacio kaj tiu kiel Kahelejo.

Municipoj de la komarko Tierra de Alba en la centro de la provinco Zamoro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Castillo de Alba, Losacino, Muga de Alba kaj Vide de Alba, okupas totalan areon de 44,10 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 208 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 39 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de prahistoria kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la 13-a kaj 14-a la komarko apartenis al la Templanoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, Kastelo de Alba en samnoma submunicipo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]