Castlerigg (ŝtoncirklo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castlerigg
Castlerigg Stone Circle.JPG
Koordinatoj54° 36′ 10″ N, 3° 5′ 54″ U (mapo)54.6028366-3.098384Koordinatoj: 54° 36′ 10″ N, 3° 5′ 54″ U (mapo)

Castlerigg

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Castlerigg Stone Circle [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Castlerigg

La ŝtoncirklo Castlerigg (diverse nomata, interalie Keswick Carles, Carles, Carsles, Castle-rigDruids' Circle [Druida Cirklo]) situas proksime de Keswick, Cumbria, nordokidenta Anglio. Unu el proksimume 1 300 ŝtoncirkloj en la Brita insularo kaj Bretonio, ĝi konstruiĝis kadre de megalita tradcio, kiu daŭris de 3 300 ĝis 900 jaroj a.K., dum la malfrua neolitiko kaj frua bronza epokoj. Diversaj arĥeologoj komentis aprobe pri la beleco kaj romantikeco de la cirklo Castlerigg kaj ties natura ĉirkaŭaĵo. En sia verko pri la ŝtonaj cirkloj de Cumbria, John Waterhouse skribis, ke ĝi estas "unu el la plej vide imponaj prahistoriaj monumentoj en Vritio." Ĉiujare, miloj da turistoj vojaĝas al la loko, farante ĝin la plej vizitata ŝtoncirklo en Cumbria. La plataĵo formas la levitan centron de natura amfiteatro, kaj el la interno de la cirklo eblas vidi kelkajn el la plej altaj montoj en Cumbria: Helvellym, Skiddaw, Grasmoor, kaj Blencathra. 54° 36′ 10″ Nordo 3° 05′ 54″ Okcidento / 54.6028 °N, 3.0984 °U / 54.6028; -3.0984 (mapo)