Castrejón de la Peña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Castrejón de la Peña
AyuntamientoCastrejónPeña 001.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34850 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 346  (2021) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 48′ N, 4° 36′ U (mapo)42.808333333333-4.6030555555556Koordinatoj: 42° 48′ N, 4° 36′ U (mapo) [+]
Alto 1 120 m [+]
Areo 106,4 km² (10 640 ha) [+]
Situo de Castrejón de la Peña
Situo de Castrejón de la Peña

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Castrejón de la Peña [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Castrejón de la Peña [kastreĤON delaPEnja] estas municipo en la nordo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Montaña Palentina. La loknomo Castrejón de la Peña estas komprenebla etimologie kiel Fortikaĵeto de la Roko.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Castrejón.
Boedo de Castrejón 001.JPG.
Preĝejo de Pisón de Castrejón.
Traspeña de la Peña.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 106,40 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 346 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte ĉirkaŭ 1 100 el la 1900-aj jaroj. Ĝi distas 110 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio enhavas ankaŭ la jenajn loĝlokojn:

  • Boedo de Castrejón
  • Cantoral de la Peña
  • Cubillo de Castrejón
  • Loma de Castrejón
  • Pisón de Castrejón
  • Recueva de la Peña
  • Roscales de la Peña
  • Traspeña de la Peña
  • Villanueva de la Peña

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

La ekonomia kaj demografia disvolvigo de la zono estis helpita de la fervojo de La Robla komence de la 20-a jarcento, rilate al karbominado. Iniciatita ĉirkaŭ 1900, la minagado de Castrejón floris ĉirkaŭ 1950. Poste pli kaj pli dekandecis.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis minado, agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la industriaj instalaĵoj (industria arkeologio), gotik-renesanca preĝejo en Castrejón, aliaj preĝejoj kaj la ermitejoj. Estas Abelbredada Muzeo por diskonigi didaktike la mondon de la mielabeloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]