Castrillo Mota de Judíos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castrillo Mota de Judíos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09107
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 51  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 18′ N, 4° 10′ U (mapo)42.307956-4.173086Koordinatoj: 42° 18′ N, 4° 10′ U (mapo) [+]
Alto 791 m [+]
Areo 22,051 km² ( 220 5.1 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castrillo Mota de Judíos (Provinco Burgoso)
Castrillo Mota de Judíos (Provinco Burgoso)
DEC
Castrillo Mota de Judíos
Castrillo Mota de Judíos
Situo de Castrillo Mota de Judíos
Castrillo Mota de Judíos (Hispanio)
Castrillo Mota de Judíos (Hispanio)
DEC
Castrillo Mota de Judíos
Castrillo Mota de Judíos
Situo de Castrillo Mota de Judíos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castrillo Mota de Judíos [+]
vdr

Castrillo Mota de Judíos [kasTRIljo MOta deĥuDIos] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la sudokcidento de la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Castrillo Mota de Judíos estas etimologie komprenebla kiel Fortikaĵo Monteto de Judoj. Dum jarcentoj la nomo estis Castrillo Matajudíos (Fortikaĵo Mortigu Judojn, aŭ Fortikaĵo Judmortiganto, vidu suben ĉe Historio).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 22,051 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 49 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 58 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la dekstra bordo de la rivero Odra apud Castrojeriz.

Historio kaj toponimio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Mota de Judíos estas toponimo kun la signifo Monteto de Judoj, kaj plej verŝajne estis iam forta juda komunumo, altirita de la negocado rilata al la Jakoba Vojo, same kiel ĉe aliaj tiuareaj lokoj. La grafo García Fernández de Castilla havigis en la jaro 974 privilegian dokumenton per kiu oni donis samajn rajtojn al judoj kaj al kristanoj. Poste iam, la iama nomo de juda komunumo, «Mota de Judíos», iĝis «Matajudíos» (Mortigu Judojn, aŭ Judmortiganto).[1]

Alia teorio,[2]​ rilatigas la nomon kun iu pogromo, ligita al insurekcio kontraŭ forta impostado en Castrojeriz. Tiu teorio estas pridubita, ĉar ĝuste en Castrojeriz oni donis la Carta Puebla de 974, kaj samajn rajtojn al judoj kaj al kristanoj. Tria klarigo defendas, ke "mata" referencas al signifo de "arbareto",[3] kiel defendis Julio Llamazares en la ĵurnalo El País.[4]

Pro akuzoj de antisemitismo okazigitaj el la koruptado de la toponimo, la 25an de Majo 2014 okazis referendumo pri alinomigo, kun rezulto de 29 voĉdonoj favore kaj 19 malpore, kaj Castrillo Matajudíos iniciatis procezon por alinomigo al Castrillo Mota de Judíos la 3an de Junio 2014.​ La nova nomo oficialiĝis la 22an de Junio 2015.[5][6] Tiukadre la loĝloko ĝemeliĝis kun israela loĝloko Kfar Vradim kaj montras en la blazono Davidan stelon.

La urbo estis la naskiĝloko de fama blinda muzik-komponisto Antonio de Cabezón (1510-1566).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Turisma retejo. Arkivita el la originalo je 2020-12-29. Alirita 2022-06-11.
  2. Encuentros con Sefarad: UN LUGAR LLAMADO CASTRILLO MATAJUDÍOS
  3. Real Academia Española y Asociación de Academias de la Lengua Española. «mata». Diccionario de la lengua española (23a eld., 4a signifo).
  4. El País
  5. «Castrillo Matajudíos es oficialmente desde hoy Castrillo Mota de Judíos», El Mundo, 22a de Junio 2015.
  6. Simila alinomigo okazis en franca domaro La Mort aux Juifs, nun Les Croisilles/La Dogetterie.