Castrillo de Villavega

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castrillo de Villavega
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34478
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 174  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 27′ N, 4° 29′ U (mapo)42.45-4.4830555555556Koordinatoj: 42° 27′ N, 4° 29′ U (mapo) [+]
Alto 856 m [+]
Areo 34 km² (3 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castrillo de Villavega (Provinco Palencio)
Castrillo de Villavega (Provinco Palencio)
DEC
Castrillo de Villavega
Castrillo de Villavega
Situo de Castrillo de Villavega
Castrillo de Villavega (Hispanio)
Castrillo de Villavega (Hispanio)
DEC
Castrillo de Villavega
Castrillo de Villavega
Situo de Castrillo de Villavega

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castrillo de Villavega [+]
vdr

Castrillo de Villavega [kasTRIljo debiljaBEga] estas municipo en la centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Castrillo de Villavega estas komprenebla etimologie kiel Fortikaĵeto de la Urbo de la Valo. Ĝi estas loko de la Jakoba Vojo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de San Quirico.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 33,94 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 173 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 800 loĝantojn el la jaro 1950. Ĝi distas 56 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Ĝi estas borde de la rivero Valdavia, alfluanto de la rivero Pisuerga, sur ebenaĵo de ampleksa valo.

La municipa teritorio enhavas la submunicipon Villavega de Castrillo. Tial ĝi estas formata de du urbaj kernoj el kiuj Castrillo estas la ĉefa pro la nombro de loĝantoj kaj grando; en ĝi estas la urbodomo, juĝejo kaj preĝejo. Villavega de Castrillo estas multe pli malgranda, havas malmultajn domojn kaj preĝejon. Ambaŭ estas separataj per la rivero Valdavia, super kiu oni konstruis en la 18-a jarcento ponton el novklasikisma stilo.

Trairas la lokon la regiona ŝoseo de Villaherreros al Buenavista de Valdavia. Estas proksimaj Carrión de los Condes, Osorno, Herrera de Pisuerga kaj Saldaña.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Iam estis kastelo (el kiu restas ruinoj) kaj eble murego.

Estis rilato al la Jakoba Vojo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la ruinoj de la kastelo, la preĝejoj, ermitejoj, fontoj, muelejoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]