Saltu al enhavo

Castrillo de la Valduerna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castrillo de la Valduerna
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24721
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 142  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 19′ N, 6° 8′ U (mapo)42.324166666667-6.1347222222222Koordinatoj: 42° 19′ N, 6° 8′ U (mapo) [+]
Alto 904 m [+]
Areo 23,51 km² (2 351 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castrillo de la Valduerna (Provinco Leono)
Castrillo de la Valduerna (Provinco Leono)
DEC
Situo de Castrillo de la Valduerna
Castrillo de la Valduerna (Hispanio)
Castrillo de la Valduerna (Hispanio)
DEC
Situo de Castrillo de la Valduerna

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castrillo de la Valduerna [+]
vdr

Castrillo de la Valduerna [kasTRIljo delabalDŬERna] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de La Bañeza (Tero Banjeza), en la suda centro de la provinco. Castrillo de la Valduerna estas komprenebla etimologie kiel Fortikaĵeto de la Valo de la rivero Duerna.

Komarkoj de la provinco Leono; La Bañeza sude, centre, violkolora.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Castrillo de la Valduerna kaj Velilla de la Valduerna, okupas totalan areon de 23,51 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 149 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 74 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi kuŝas sur la deklivaro de Teleno, en la valo de la rivero Duerna.

Ĝi limas norde kun San Esteban de Nogales, Quintana del Marco kaj Valcabado del Páramo, sude kun Alcubilla de Nogales de la Provinco Zamoro, oriente kun Pozuelo del Páramo kaj okcidente kun San Esteban de Nogales.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas atestaĵoj de antaŭromia (kultura kastrumo) kaj romia loĝado (orminado); en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste suferis pro la Milito de Hispana Sendependiĝo kaj pro la Hispana Enlanda Milito.

Tradiciaj enspezofontoj estas forstado, agrikulturo (terpomoj, beto, fazeoloj, maizo, tritiko, fruktarboj) kaj brutobredado (iam bovoj, nun kokinoj), krom iam ĉasado kaj ankoraŭ fiŝkaptado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, muelejoj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]