Castro Valnera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Castro Valnera / Castru Valnera
Norda flanko, en Kantabrio.
Norda flanko, en Kantabrio.
Alteco 1 718 m
Situo Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Montaro Kantabra Montaro
Geografia situo 43° 9′ N, 3° 39′ U43.150556-3.652778Koordinatoj: 43° 9′ N, 3° 39′ U
Situo de Castro Valnera / Castru Valnera
v  d  r
Information icon.svg

Castru Valnera[1] (kantabre) aŭ Castro Valnera (hispane) estas monto en oriento de la Kantabra Montaro, en masivo Montoj de Pas. Ĝi situas en la montpasejoj Portillo de Lunada kaj Las Estacas de Trueba. Ties suda flanko estas en la komarko Las Merindades, en la provinco Burgoso (Kastilio kaj Leono) kaj ties norda flanko estas en la komarko Valles Pasiegos, en Kantabrio. Ties alteco (1718 m) estas tiu plej alta inter ĝi kaj Pireneoj, en Navaro. En la norda flanko estas formaĵoj produktitaj de glaĉeroj dum Kvaternaro, kiuj estas tiuj plej malaltaj en Hispanio. En la nord-orienta flanko, en Portillo de Lunada ekfluas la rivero Miera, kaj en la nord-okcidenta flanko ekfluas la rivero Pandillo, kiu estas unu el la unuaj alfluantoj de la rivero Pas. En la sudokcidenta flanko ekfluas la rivero Trueba, kiu fluas en la riveron Nela (siavice fluantan en Ebron).

Suda flanko, en Burgoso.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PENNY, Ralph. (1969) “5/1”, El habla Pasiega: Ensayo de Dialectología Montañesa, 1‑a eldono (hispane), Tamesis Books Limited, p. 204. ISBN 978-0-900411-05-2. “§204 San Roque de Riomiera: "[…] Montañas: Bernachu, el Castru Valnera, Cubulruyu, […]"”.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]