Puente de Domingo Flórez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Castroquilame)
Puente de Domingo Flórez
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24380
Demografio
Loĝantaro 1 406  (2023) [+]
Loĝdenso 24 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 25′ N, 6° 49′ U (mapo)42.414166666667-6.8238888888889Koordinatoj: 42° 25′ N, 6° 49′ U (mapo) [+]
Alto 377 m [+]
Areo 59,18 km² (5 918 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Puente de Domingo Flórez (Provinco Leono)
Puente de Domingo Flórez (Provinco Leono)
DEC
Puente de Domingo Flórez
Puente de Domingo Flórez
Situo de Puente de Domingo Flórez
Puente de Domingo Flórez (Hispanio)
Puente de Domingo Flórez (Hispanio)
DEC
Puente de Domingo Flórez
Puente de Domingo Flórez
Situo de Puente de Domingo Flórez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puente de Domingo Flórez [+]
vdr

Puente de Domingo Flórez (A Ponte de Domingos Flórez en la galega) estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco (kaj foje atribuita al La Cabrera. Puente de Domingo Flórez estas etimologie rilatebla al Ponto de Domingo Flórez, kiel aludo al gravulo kiu kontrolis la pasejon de la ponto. Ponto aperas en la blazono.

Temas pri areo kie oni parolas la hispanan, la leonan kaj ĉefe la galegan.

Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.
Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Castroquilame, Puente de Domingo Flórez, Robledo de Sobrecastro, Salas de la Ribera, San Pedro de Trones, Vega de Yeres kaj Yeres, okupas totalan areon de 59,18 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 438 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 155 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Galegio.

Estas atestaĵoj de romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono (kaj al la Templanoj) kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo, brutobredado kaj ĉasado, sed ĉefe ŝtonmindao kaj produktado de ardezo kiel konstrumaterialo por la tuta areo. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]