Castroserracín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castroserracín
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40315
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 35  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 24′ N, 3° 48′ U (mapo)41.393611111111-3.8025Koordinatoj: 41° 24′ N, 3° 48′ U (mapo) [+]
Alto 1 148 m [+]
Areo 21 km² (2 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castroserracín (Provinco Segovio)
Castroserracín (Provinco Segovio)
DEC
Castroserracín
Castroserracín
Situo de Castroserracín
Castroserracín (Hispanio)
Castroserracín (Hispanio)
DEC
Castroserracín
Castroserracín
Situo de Castroserracín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castroserracín [+]
vdr

Castroserracín [kastroseraZIN] estas municipo en la nordoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo Castroserracín estas komprenebla etimologie kiel Fortikaĵo de Saraceno aŭ saracenoj (vidu suben).

Castroserracín en la provinco Segovio.

Toponimo[redakti | redakti fonton]

La loknomo montras nomon ĉu personan ĉu etnan Sarracinus aŭ saracenoj, probable alude al iama posedanto. Tio povus deveni el plurala araba sarraqīn ‘saracenoj’ aŭ el propra nomo de la posedanto -Sarracenus (915), Sarracino (976, 1065), Sarrazino (1055), Serracino (978, 1080), citante ekzemplojn de Portugalio, Leono kaj Asturio kolektitajn de Rivas Quintás-. Similaj toponimoj estas Castello Sarrazín, ĉe Silos (citita en 1222), Sarracín (Burgos), Sarracín de Aliste (Zamora), Serracín (Riaza, Segovia), Monfarracinos (Zamora), Villasarracino (Palencia). Ĉiuj sendube aludaj al posedantoj, same kiel ĉe toponimoj asturiaj Cerracín, Zarracín, Zarracina, kolektitaj de Cunha Serra.​

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 21,05 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 45 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 72 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Torreadrada, Navares de las Cuevas, Castrojimeno, Valle de Tabladillo kaj Urueñas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

La kerno de Aldeonte estis fondita proksimume en 1650 enhavante tri kvartalojn: nome Santa María del Prado, kie estis ermitejo, La Reguera, kaj la nuna setlejoj kiu restis. Sed krome estis apude aliaj setlejoj kiuj nun estas senhomaj: nome Aldealpozo, Covachuelas kaj Pero Blasco.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]