Katalpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Catalpa)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Catalpa
ordinara katalpo (Catalpa bignonioides), floroj
ordinara katalpo (Catalpa bignonioides), floroj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Bignoniacoj Bignoniaceae
Genro: Catalpa
Specio: ĉ. 10 specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Katalpo (Catalpa) estas plantgenro ene de la familio Bignoniacoj (Bignoniaceae). Pro siaj longaj kapsulfruktoj ili nomiĝas ankaŭ cigara aŭ faba arbo. En la moderklimataj regionoj de la mondo kelkaj kultivaroj de la specioj kaj hibridoj estas plantitaj en ĝardenoj kaj parkoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

sekcio Catalpa: Catalpa speciosa: supre floro, malsupre arboŝelo
pendantaj fruktoj de Catalpa speciosa
semoj de Catalpa speciosa

Vegetaj trajtoj[redakti | redakti fonton]

Catalpa-specioj kreskas kiel duonĉiamverdaj (kvar specioj) aŭ deciduaj (ses specioj) arboj. Ĉiuj havas kontraŭstarantajn aŭ verticile starantajn foliojn. La folioj havas kaj folitigojn kaj foliplatojn. La foliplato estas simpla kaj kompletranda; malofte lobaj. La planto ne havas stipulojn.

Generaj trajtoj[redakti | redakti fonton]

La terminale starantaj estas grapolaraj aŭ kremkoloraj (nur Catalpa ovata kaj Catalpa tibetica).

La longaj, pendantaj, krajonformaj kapsulfruktoj malfermiĝas je du klaboj. Ekzistas minca septo. La semoj estas globecaj kaj havas harojn je ambaŭ finoj.

Enhavosubstancoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj plantpartoj – krom la semoj – estas venenetaj. En la planto estas la malforta veneno katalpino (= katalposido) kaj parencaj substancoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

De la ĉ. 10 Catalpa-specioj kvar hejmas en la moderklimataj regionoj de Orienta Azio, kvar sur Antiloj kaj du specioj en Nordameriko. En Eŭropo la specio Catalpa bignonioides, kiu origine devenas de Nordameriko, estas kultivata kiel ornamplanto.

sekcio Macrocatalpa: Catalpa longissima
sekcio Catalpa: floroj de Catalpa fargesii
habito de Catalpa ×erubescens 'Pulverulenta'

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La genronomon Catalpa unuafoje publikigis en la jaro 1777 Giovanni Antonio Scopoli en Introductio ad Historiam Naturalem, paĝo 170. Tipospecio estas Bignonia catalpa L. Kies valida nomo estas Catalpa ovata G.DON. Sinonimo por Catalpa SCOP. estas Macrocatalpa (GRISEB.) BRITTON. La genro Catalpa apartenas al la tribo Catalpeae DC. EX MEISN. en la familio Bignoniacoj. Tiuj kvar Macrocatalpa-specioj estas enordigitaj en la genro Catalpa. Ili hejmas sur karibaj insuloj. Ekzistas dek Catalpa-specioj. La genro Catalpa estas dividita en du sekcioj:

  • Sekcio Macrocatalpa GRISEB.: tiuj duonĉiamverdaj specioj hejmas sur karibaj insuloj:
  • Catalpa purpurea GRISEB.: ĝi disvastiĝis nur en la orienta parto de Kubo kaj sur la insulo Gonavo, kiu apartenas al Haitio.
  • Sekcio Catalpa:
    • Ordinara katalpo (Catalpa bignonioides WALTER, Sin.: Catalpa syringifolia SIMS): ĝi hejmas en la sudorientaj usonaj ŝtatoj de Usono: Alabamo, Florido, Georgio, Luiziano kaj Misisipio.
    • Catalpa bungei C.A.MEY. (sin.: Catalpa syringifolia AUCT.): ĝi hejmas en la ĉinaj provincoj Gansuo, Hebejo, Henano, Hunano, Jiangsuo, Ŝanĝjio, Ŝandongo kaj Ĝeĝjango.
    • Catalpa fargesii BUREAU: ĝi hejmas en la ĉinaj provincoj Gansuo, Guangdongo, Gŭangŝjio, Guizhou, Hebei, Henan, Hubei, Hunan, Shaanxi, Shandong, Sichuan kaj Junano.:
      • Catalpa fargesii forma duclouxii (DON) GILMOUR (sin.: Catalpa duclouxii DODE)
    • Catalpa ovataG.DON: ĝi hejmas en la ĉinaj provincoj Anhujo, Gansuo, Hebejo, Hejlongĝjango , Henano, Hubejo, Jiangsuo, Jilino, Ljaŭningo , Nei Monggol, Ningxia, Qinghai, Shaanxi, Shandong, Shanxi, Siĉuano kaj Xinjiang.
    • Belega katalpo (Catalpa speciosa (WARDER) ENGELM.): ĝi estas disvastiĝinta en Usono.
    • Catalpa tibetica FORREST: ĝi bone kreskas ĉe deklivoj kaj en arbaroj en alteco de 2400 ĝis 2700 metroj nur en sudorienta Xizang kaj nordokcidenta Hunano.

Kelkaj hibridoj de katalpoj[redakti | redakti fonton]

  • Catalpa ×erubescens CARRIÈRE (= Catalpa ovata × Catalpa bignonioides, sin.: Catalpa ×hybrida HORT. EX SPÄTH):
    • Catalpa ×erubescens nothovar. japonica (DODE) PACLT ( sin.: Catalpa ×hybrida var. japonica (DODE) REHDER, sin.: Catalpa japonica DODE)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Zhi-Yun Zhang & Thawatchai Santisuk: Bignoniaceae in der Flora of China, Volume 18, 1998, S. 215: Catalpa – Online.
  • Yasin J. Nasir: Bignoniaceae in der Flora of Pakistan: Catalpa – Online.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Rafaël Govaerts (Hrsg.): Catalpa – Datenblatt bei World Checklist of Selected Plant Families des Board of Trustees of the Royal Botanic Gardens, Kew. Zhi-Yun Zhang & Thawatchai Santisuk: Catalpa Scopoli., S. 36-38 - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven, Deyuan Hong (Hrsg.): Flora of China. Volume 18: Bignoniaceae. Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis 2010