Catbalogan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Catbalogan
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 6700
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 106 440  (2020) [+]
Loĝdenso 388 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 11° 47′ N, 124° 53′ O (mapo)11.783333333333124.88333333333Koordinatoj: 11° 47′ N, 124° 53′ O (mapo) [+]
Alto 93 m [+]
Areo 274,22 km² (27 422 ha) [+]
Horzono Norma Horzono de Filipinoj [+]
Catbalogan (Filipinoj)
Catbalogan (Filipinoj)
DEC
Catbalogan
Catbalogan
Situo de Catbalogan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Catbalogan [+]
vdr

Catbalogan, [katbalogan] - tagaloge Lungsod ng Catbalogan - estas kvinaklasa urbego, ankaŭ marhavena kaj komponenta urbo en Filipinoj, en Insulo Samaro, en regiono Orientaj Bisajoj, kie ĝi estas ĉefurbo de Samara provinco (Filipinoj). Catbalogan estas grupigita en 57 distriktoj. Patrono de la urbo estas Apostolo Bartolomeo.

Panoramo en Catbalogan

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Catbalogan situas laŭ la okcidenta marbordo de la insulo sur ebenaĵo, montetoj kaj montoj laŭ rivero [1]. Calbayog troviĝas 45, regiona ĉefurbo Taklobano 61, Cebuurbo 194, Bacolod 244, Dumaguete 325, Kezonurbo 524, ĉefurbo Manilo 526, Dabao 531, General Santos 631, Baguio 693, Puerto Princesa 709 kilometrojn (aere) [2].

Konstruaĵo en Catbalogan

Historio[redakti | redakti fonton]

Catbalogan estis fondita fare de jezuitoj en 1596. Jam tiam ĝi estis ĉefurbo de la insulo. En 1627 statuso de Catbalogan estis levita. En 1768 la jezuitoj foriris kaj franciskanaj monaĥoj alvenis. En 1900 la amerikanoj kaptis la urbon, en 1942 la japanoj faris la samon. La japanoj estis forpelitaj post 3 jaroj. Dufoje okazis incendioj: en 1957 kaj 1969. Catbalogan urbiĝis en 2007 laŭ la filipina klasifikado kaj atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la fruaj 2010-aj jaroj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Catbalogan estas komerca, instrua, politika kaj financa centro en la insulo. Ekzistas ankaŭ fiŝkaptado, fremdultrafiko kaj agrikulturo.

Preĝeĵo en Catbalogan

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj. En Catbalogan universitato kaj kolegioj funkcias.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Catbalogan estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke. Enurbe ĉefe tricikloj liveras la pasaĝerojn. Aŭtobusoj trafikas eĉ al Manilo kaj Taklobano. La flughaveno servas nur por privataj flugoj. La haveno estas klasifikita kiel nacia haveno por pasaĝeroj kaj varoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Catbalogan situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 2813 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa temperaturo estas 28 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vido en Catbalogan

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]