Catherine L. Moore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Catherine L. Moore
Persona informo
Catherine Lucille Moore
Naskiĝo 24-an de januaro 1911 (1911-01-24)
en Indianapolo
Morto 4-an de aprilo 1987 (1987-04-04) (76-jaraĝa)
en Holivudo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per Alzheimer-malsano vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Suda Kalifornio vd
Familio
Edz(in)o Henry Kuttner vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristo • romanisto • sciencfikcia verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Catherine Lucille MOORE (naskiĝis la 24-an de januaro 1911, en Indianapolis, mortis la 4-an de aprilo 1987, en Holivudo) estis usona verkisto. Ŝi estis unu el la unuaj virinoj, kiu verkis en la fako de la sciencfikcio. Ŝi estis unu el la unuaj virinoj, kiu verkis en la fako de la sciencfikcio.

Ŝia vivo[redakti | redakti fonton]

En sia infanaĝo, Catherine Lucille Moore suferis pro kronika malsano, kaj pasis sian tempon legi fantastan literaturon kaj keltajn legendojn. Ŝi forlasis sian lernadon dum la granda depresio kaj laboris kiel sekretariino en la banko Fletcher Trust Company de Indianapolis. Ŝiaj unuaj noveloj aperis je la 1930-aj jaroj en pulpaj magazinoj, notinde Weird Tales, en kiuj aperis rakontoj pri ŝiaj herooj: Northwest Smith, sciencfikcia aventuristo, kaj Jirel de Joiry, unu el la unuaj heroinoj de mezepoka fantasto.

En 1936 ŝi renkontis Henry Kuttner, sciencfikcia verkisto kiu sendis al ŝi leteron de fervorulo pri sciencfikcio, kredante ke ŝi estis viro. Ili kune verkis en 1937 Quest of the Starstone, novelon, en kiu la geherooj Northwest Smith kaj Jirel de Joiry sin renkontas danke al tempovojaĝado.

Tri jaroj poste, Catherine L. Moore kaj Henry Kuttner geedziĝis en 1940. Ili de tiam verkis kune sub pluraj pseŭdonimoj el kiuj plej konata estas Lewis Padgett. Kiam Catherine L. Moore verkis sen kunlaboro de sia edzo, ŝi uzis la pseŭdonimon de Laŭrence O'Donnel.

Post la morto de Henry Kuttner en 1958, ŝi preskaŭ ne plu verkis; ŝi donis kursojn de verkado en Universitato de Suda Kalifornio kaj verkis kelkajn scenarojn por televidilo. Ŝi tute ĉesis verki post sia re-edziniĝo en 1963 kun Thomas Reggie.

Trafita de alchajmero, ŝi mortis en 1987 en sia hejmo de Holivudo, en Kalifornio.

La numero de Weird Tales en kiu aperis Black God's Kiss: la unua aventuro de Jirel de Joiry

Ŝia verko[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Earth's Last Citadel (1943)
  • The Mask of Circe (1948)
  • Beyond Earth's Gates (1949)
  • Fury (1950) kun H. Kuttner
  • Judgment Night (1952)
  • Mutant (1953) kun H. Kuttner sub la nomo de Lewis Padgett
  • Doomsday Morning (1957)
  • Jirel of Joiry (1969)

Noveloj[redakti | redakti fonton]

  • Shambleau (1933)
  • Black God's Kiss (1934)
  • Black God's Shadow (1934)
  • Black Thirst (1934)
  • Dust of Gods (1934)
  • Dust of the Gods (1934)
  • Scarlet Dream (1934)
  • The Bright Illusion (1934)
  • The Cold Gray God (1935)
  • Jirel Meets Magic (1935)
  • Julhi (1935)
  • The Nymph of Darkness (1935) kun Forrest J Ackerman
  • Lost Paradise (1936)
  • The Tree of Life (1936)
  • Tryst in Time (1936)
  • Yvala (1936)
  • Quest of the Starstone (1937) kun H. Kuttner
  • Greater Than Gods (1939)
  • Hellsgarde (1939)
  • Werewoman (1939)
  • Miracle in three dimension (1939)
  • Fruit of Knowledge (1940)
  • Song in a minor key (1940)
  • A Gnome There Was (1941)
  • There Shall Be Darkness (1942)
  • Clash by Night (1943) kun H. Kuttner sub la nomo de Lawrence O'Donnell
  • Doorway Into Time (1943) kun H. Kuttner sub la nomo de Lewis Padgett
  • Mimsy Were the Borogroves (1943) kun H. Kuttner sub la nomo de Lewis Padgett
  • The Children's Hour (1944) sub la nomo de Lawrence O'Donnell
  • Trophy (1944) kun H. Kuttner
  • Private Eye (1944) kun H. Kuttner
  • Housing Problem (1944) kun H. Kuttner
  • When the Bough Brakes (1944) kun H. Kuttner sub la nomo de Lewis Padgett
  • No Woman Born (1944)
  • The code (1945) sub la nomo de Lawrence O'Donnell
  • Daemon (1946)
  • Vintage Season (1946) sub la nomo de Lawrence O'Donnell
  • This Is the House (1946) sub la nomo de Lawrence O'Donnell
  • Clash by Night (1948) sub la nomo de Lawrence O'Donnell
  • Promise land (1950) sub la nomo de Lawrence O'Donnell
  • Heir apparent (1950) sub la nomo de Lawrence O'Donnell
  • Paradise street (1950) sub la nomo de Lawrence O'Donnell
  • A Wild Surmise (1953) kun H. Kuttner
  • Two-Handed Engine (1955) kun H. Kuttner sub la nomo de Lewis Padgett

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]