Catherine Trautmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Catherine Trautmann
Persona informo
Catherine Trautmann
Naskonomo Catherine Argence
Naskiĝo 15-an de januaro 1951 (1951-01-15) (73-jaraĝa)
en Strasburgo
Lingvoj francakopta vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Strasburgo vd
Partio Socialista Partio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Catherine Trautmann (naskiĝis la 15-an de januaro 1951 en Strasburgo; denaska nomo: Argence) estas franca politikistino, membro de la socialista partio.

Catherine Trautmann, 2014.

Ŝi estis urbestrino de Strasburgo inter 1989 kaj 2001. Inter 1997 kaj 2000 ŝi estis franca ministrino pri kulturo. Inter 1989 kaj 1997 ŝi estis parlamentanino de la Eŭropa Unio; ekde 2004 ŝi denove membras en la Eŭropa Parlamento, kie ŝi nun estas vicprezidantino de la komisiono pri industrio, esplorado kaj energio.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Kiel ministrino pri kulturo s-ino Trautmann agnoskigis Esperanton kiel lingvon kadre de la leĝo pri aŭdvidaj komunikiloj kaj televido[1]. En intervjuo pri Esperanto ŝi diris, ke "gravas, ke tiu lingvo estu alirebla". Ŝi konstatis, ke Esperanto-parolantoj estas tre atentemaj pri la eŭropa kaj internacia klimato.

Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ŝi mem tion diris en franclingva intervjuo; franca teksto kaj traduko en Esperanto ĉe Libera Folio.