Katerpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Catherpes mexicanus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Katerpo

Katerpo
Katerpo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Catherpes
Catherpes mexicanus
Swainson, 1829
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Subspecioj
  • C. mexicanus albifrons
  • C. mexicanus conspersus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Katerpo, Meksika katerpoKanjona katerpo (Catherpes mexicanus) estas malgranda birdo de la familio de Trogloditedoj en Nordameriko. Ĝi estas ĉirkaŭ 14.5 cm longa. La teritorio estas el suda Brita Kolumbio kaj Montano suden tra multe de Meksiko al okcidenta Ĉiapaso kaj orienten al Oklahomo kaj Teksaso. Ĝi estas la ununura specio de la genro Catherpes.

Simila al la Salpinkto laŭ habitato kaj kutimaro, la Katerpo preferas rokajn mediojn ĉe akvo, ĉefe en seka kamparo kaj stepa tereno (foje inklude konstruaĵojn). Ili manĝas insektojn kaj araneojn per plukado en fendoj per sia longa beko. Ties koloro estas pli ruĝeca ol tiu de la Salpinkto, eĉ ventre, kun kontrastaj blankaj gorĝo kaj brusto. La Kanjono katerpo ofte estas pli aŭdata ol vidata, kaj ties falantaj serioj de fajfado estas unu el la plej familiaraj birdokantoj de la kanjonoj de okcidenta Usono.

Ili konstruas tasforman neston el bastonetoj kaj alia vegetala materialo en rokfendo. La ino demetas 4 al 6 ovojn, kiuj estas blankaj kun ruĝbrunaj kaj grizaj makuletoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52002, Catherpes mexicanus, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.
  • Howell, Steve N. G. kaj Webb, Sophie, A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America, Oxford University Press, 1995, isbn=0-19-854012-4.
  • SITI 178610[rompita ligilo].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]