Cavigliano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cavigliano (stacidomo).
Cavigliano
Blazono de Cavigliano
Blazono de Cavigliano
Blazono de Cavigliano
former municipality of Switzerland
Kantono Tiĉino
Komunumo(j) Terre di Pedemonte
Koordinatoj  46° 11′ 2″ N 8° 43′ 8″ O / 46.18389 °N, 8.71889 °O / 46.18389; 8.71889 (mapo)Koordinatoj: 46° 11′ 2″ N 8° 43′ 8″ O / 46.18389 °N, 8.71889 °O / 46.18389; 8.71889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 697
Areo 5,48 km²
Alteco 366 m super marnivelo
Poŝtkodo 6654
Mapo de Cavigliano
Mapo de Cavigliano
Mapo de Cavigliano
vdr

Cavigliano estas iama komunumo de la Komunumaro Melezza kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Kun efiko de la 14-a de aprilo 2014 ĝi estis kunigita kun Tegna kaj Verscio al la nova komunumo Terre di Pedemonte. Ĝi havis 697 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cavigliano situas ĉe la eniro al la valo de Centovalli ĉe la norda flanko de la rivero Melezza, proksimume 7 kilometrojn nordokcidente de la urbo Locarno. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Caviglano en sudokcidento apud la bordo de Melezza la setlejo Ponte dei Cavalli.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,48 km², de kiuj 76,5% estas kovritaj de arbaro, 3,8% servas por agrikulturo kaj 8,0% por setlado.[2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Cavigliano limis ĝis la kuniĝo al Terre di Pedemonte en nordo al Maggia, en oriento al Verscio, en sudo al Losone, en okcidento al Centovalli, kaj en nordokcidento al Isorno.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Cavigliano pasas la kantona ĉefvojo n-ro 560 de Ponte Brolla al la direkto de Domodossola. Tra la komunumaro kondukas la etspura fervojlinio de Locarno al Domodossola, la tiel nomita Centovalli-Fervojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Cavigliano datiĝas el la jaro 1213 Caveliano. Dum mezepoko ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la tri lokoj Cavigliano, Verscio kaj Tegna formis la najbararon Pedemonte. En la jaro 1803 Cavigliano konstituiĝis kiel aparta politika komunumo.[3]Komence de la 21-a jarcento ekzistis projekto kunigi la komunumon Cavigliano kun la komunumoj Verscio kaj Tegna al nova komunumo Terre di Pedemonto, sed en la konsulta baloto de la 22-a de septembro 2012 tiu projekto estis klare malakceptita de la loĝantoj de la tri komunumoj, kial la projekto tiam estis entombigita. Dek jarojn poste nova kuniga projekto estis akceptita. En printempo 2013 okazos antaŭvideble unua elekto de la unua komunuma konsilio de la kreota komunumo Terre di Pedemonto.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]