Kaviturbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cavite City)
Kaviturbo
component city • urbego

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 4100 • 4101 • 4125
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 100 674  (2020) [+]
Loĝdenso 9 245 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 29′ N, 120° 54′ O (mapo)14.483333333333120.9Koordinatoj: 14° 29′ N, 120° 54′ O (mapo) [+]
Alto 15 m [+]
Areo 10,89 km² (1 089 ha) [+]
Kaviturbo (Filipinoj)
Kaviturbo (Filipinoj)
DEC
Kaviturbo
Kaviturbo
Situo de Kaviturbo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cavite City [+]
vdr

Kaviturbo - tagaloge Lungsod ng Kabite, en alia loka lingvo Ciudad de Cavite - estas kvinaklasa urbego kaj mara havenurbo en Filipinoj, en regiono CALABARZON, en provinco Kavito. Ŝajnas, la loknomo devenis el la tagaloga vorto "Tangway" (duoninsulo, el tio la hispanoj formis nomon signifanta hoko, ĉar la duoninsulo estas hokforma).

Malnova urbodomo en Kaviturbo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kaviturbo kuŝas sur hokforma duoninsulo laŭ la marbordo [1]. Laŭjure provinca ĉefurbo Imuso troviĝas nur 8, Tanza 10, Las Piñas 11, Pasay 13, Paranjako, General Trias kaj Manilo po 15 (sed laŭvoje Manilo 35), Dasmariñas 17, Kezonurbo 31 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Arkeologoj trovis en tiu ĉi loko prahistoriajn homajn restaĵojn. Laŭ etnografoj la plej fruaj migrantoj venis de Borneo. Hispanoj alvenis kaj ekloĝis en 1571. En 1590 ili konstruis fortikaĵon kaj defendan muron. La oficiala fondo okazis nur en 1614, ekde tiam ĝi estis provinca ĉefurbo. San Roque estis fondita kiel aparta municipo ankaŭ en 1614. La haveno de Kaviturbo estis ligita al la internacia komerco. Ofte pezaj oceanaj ŝipoj ne povis atingi Manilon, tial Kaviturbo estis rigardita, kiel la ĉefhavenurbo de Manilo. Inter 1609 kaj 1616 oni konstruis ŝipkonstruejon. Usono akiris la marhavenan urbeton en 1898 kaj establis ĝin kiel sidejo de la Usona Mararmeo en Filipino. San Roque kaj aliaj similaj municipoj aliĝis al Kaviturbo en 1903. Kaviturbo urbiĝis en 1940. Dum la 2-a mondmilito en 1941 la japanoj bombardis la urbon kaj detruis usonajn marameajn instalaĵojn. En 1945 jam la usonanoj bombardis tute detruante la malnovan historian havenurbon. En 1954 la ĉefurba statuso estis transdonita al Trece Martires. En la fruaj 2000-aj jaroj Kaviturbo laŭ nombro de loĝantaro atingis la internacia klasifikon grandurbo kaj nun ĝi havas kvin distriktojn.

Nova urbodomo en Kaviturbo
Haveno en Kaviturbo

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kaviturbo havas vendejegojn kaj marbordajn plaĝojn.

Eklezioj kaj eduko[redakti | redakti fonton]

En Kaviturbo vivas romkatolikoj plejparte. En la urbego funkcias kampuso.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Laŭ la marbordo kuras ĉefvojo el Manilo, al tio aliĝas vojo el le duoninsulo. Kaviturbo havas armean flughavenon (ĝis 1971 ĝi apartenis al Usono). Pramo trafikas al Pasay.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Kaviturbo estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 2078 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-novembro estas la pluva sezono kun oftaj pluvoj. La averaĝa jara temperaturo estas 28 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Horloĝturo en Kaviturbo

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Usono San-Diego, Kalifornio, Usono

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans