Caxias (Brazilo)
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Caxias (stacidomo). |

| Caxias | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo de Brazilo urbego | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 155 129 (2010) [+] | ||
| Loĝdenso | 30 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 4° 52′ S, 43° 21′ U (mapo)-4.8588888888889-43.355833333333Koordinatoj: 4° 52′ S, 43° 21′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 66 m [+] | ||
| Areo | 5150,667 km² (51 506 6.7 ha) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Caxias [kaŝias] estas municipo kaj universitata grandurbo de la brazila subŝtato Maranjo. Ĝi apartenas al la samnoma mikroregiono Caxias.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]
- Loĝantaro: 161,137 (en 2015)
- Supermara alteco: 66 m
- Areo: 5151 km²
- Telefonkodo:
- Poŝtkodo:
- Horzono: UTC -3
- 04° 51′ 32″ S 43° 21′ 21″ U / 4.85889 °S, 43.35583 °U (mapo)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Caxias situas en nordorienta parto de la lando laŭ la marborda ebenaĵo laŭ rivero. Teresina troviĝas 64, São Luís 360, Fortalezo 656, Belém 838 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Origine São José das Aldeias Altas estis oficiale fondita en 1836, poste ĝi prenis pli novan loknomon Caxias.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Caxias estas industria kaj komerca centro. Oni produktas nutraĵojn, vestaĵojn, konstrumaterialojn kaj kosmetikaĵojn. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas rizojn, kotonojn, sukerkanojn, tabakojn, palmoleojn, nuksojn, migdalojn.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Caxias estas ligita al Teresina per fervojo kaj ŝoseo. La urbego havas ankaŭ flughavenon.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Caxias situas en tropika klimato. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C. En decembro ĝi kulminas preskaŭ kun 40 °C. Jare pluvas 1300-1400 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter februaro-aprilo pli ofte, inter julio-septembro pli malofte.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Caxias naskiĝis:



