Cayo Largo del Sur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cayo Largo del Sur
Plaĝo de la insulo
Plaĝo de la insulo
insulosetlejo
Akvejo Karibio
Insularo Arkipelago Canarreos
Geografia situo 21° 38′ N, 81° 28′ U (mapo)21.626111111111-81.470555555556Koordinatoj: 21° 38′ N, 81° 28′ U (mapo) f1
Cayo Largo del Sur (Kubo)
Cayo Largo del Sur (Kubo)
DEC
Cayo Largo del Sur
Cayo Largo del Sur

Map

Longo 25 kmf2
Larĝo 3 kmf3
Areo 37,5 km² f4
Malprofunda akvo ĉirkaŭas Cayo Largo en la nordo, rekonebla pro la hela bluo de la maro. En la sudo la oceana grundo falas deklive, videbla pro la pli malhela bluo de la maro. Oni ekkonas, ke sedimentoj en la nordo de la insulo sedimentiĝas.
Malprofunda akvo ĉirkaŭas Cayo Largo en la nordo, rekonebla pro la hela bluo de la maro. En la sudo la oceana grundo falas deklive, videbla pro la pli malhela bluo de la maro. Oni ekkonas, ke sedimentoj en la nordo de la insulo sedimentiĝas.
vdr

Cayo Largo del Sur (Longa Rifo de la Sudo), konata simple kiel Cayo Largo [kaĝoLARgo], estas malgranda insulo de Kubo en la Kariba Maro, en la orienta pinto de la insularo Archipiélago de los Canarreos. Ĝi estas parto de la municipo Isla de la Juventud, kies ĉefurbo, Nueva Gerona, estas je 135 kilometroj diste. Ĝi havas totalan areon de 37,5 km² kaj estas 25 km longa, kun preskaŭ ĉio de strando.[1]

En novembro 2001 la insulo suferis la uraganon «Michelle». La naturaj strandoj, allogaj soleco kaj privateco faras, ke la turismo estas la nura enspezofonto de la malgranda insuleto.[1]

Mapo de Isla de la Juventud kaj Cayo Largo.

Pri faŭno menciindas grandega kvanto da fiŝospecioj, same kiel de birdoj, testudoj, moluskoj, kraboj, igvanoj ktp. Inter birdoj elstaras pelikanoj. Ankaŭ la flaŭro estas interesa.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Infotur. «Cayo Largo». Arkivigite je 2013-01-30 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 23an de Februaro 2021.