CeBIT

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La CeBIT - akronimo de la germana formala nomo Centrum für Büroautomation, Informationstechnologie und Telekommunikation ("centro de oficeja aŭtomatigo, informa teknologio kaj telekomunikado"), origine Centrum der Büro- und Informationstechnik ("centro de oficeja kaj informa teknologio") - estas la tutmonde plej granda foiro pri informa teknologio. Ĝi okazas ĉiujare kadre de la unuaj tri monatoj en la urbo Hanovro de la federacia lando Malsupra Saksio en nordokcidenta Germanio. La foirejo, origine konstruita por la hanovra foiro, industria foiro same tutmonde signifa, estas laŭ areo la tutmonde plej granda ekspoziciejo. En ĝi ankaŭ okazis la Internacia ekspozicio de 2000, kiu penis prezenti laŭeble multajn mondajn kulturojn komence de la tria jarmilo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]