Cebaot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cebaot
Biblia persono
Epitetonomoj de Dio en Judismo • biblia temo
Informoj
Originala nomo צְבָאוֹת
Eble sama JaveoDio laŭ kristanismo • Dio en Islamo • Dio laŭ Mormonismo • Dio laŭ JudismoJaveo
Sekso vira
vdr

En la hebrea Biblio, Cebaot (hebree צְבָאוֹת) estas epiteto de Dio.

Uzo[redakti | redakti fonton]

La epiteto Cebaot estas uzita kiel Dia epiteto en 1-a libro de Samuel kaj en la libroj de la Profetoj. Ĝi ne estas uzita (krom kiel ordinara substantivo “armeoj”) en la Torao, Libro de Josuo, aŭ Libro de Juĝistoj.

Gnostikismo[redakti | redakti fonton]

En gnostikismo, Cebaot estas nomo de diaĵo, unu el la filoj de la Demiurgo.

Traduko[redakti | redakti fonton]

La hebrea termino estis tradukita kiel Σαβαώθ Sabaōth en la Septuaginto. La Vulgato simile tradukiĝas ĝin kiel Sabaoth. La formo uzata en la Londona Biblio, kies hebrelingva parto estis tradukita de L. L. Zamenhof, estas Cebaot. En sia germanlingva traduko, Marteno Lutero uzis la formon Zebaoth.

En la angla Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo, la termino estis tradukita kiel of hosts “de armeoj”.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La termino צְבָאוֹת ṣeḇāʾōṯ estas, etimologie, pluralo de צָבָא ṣāḇāʾ “armeo”.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]