Cecil B. DeMille

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cecil B. DeMille
Oskar-premiito
Persona informo
Cecil Blount DeMille
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1881 (1881-08-12)
en Ashfield
Morto 21-an de januaro 1959 (1959-01-21) (77-jaraĝa)
en Holivudo
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Hollywood Forever Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater American Academy of Dramatic Arts • Widener University vd
Partio Respublikana Partio vd
Familio
Patro Henry C. De Mille vd
Patrino Beatrice DeMille vd
Gefratoj William C. deMille vd
Edz(in)o Constance Adams DeMille vd
Amkunulo Julia Faye vd
Infanoj Katherine DeMille • Richard de Mille vd
Profesio
Alia nomo C.B. vd
Okupo filmproduktorofilmreĝisorofilmmuntistoscenaristodramaturgoaktoro • teatra aktoro • radio-prezentisto • filmaktoro • teatra reĝisoro • reĝisoro vd
Aktiva dum 1899–1959 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cecil Blount DeMille ([d|ə|ˈ|m|ɪ|l];[1] 12a de aŭgusto, 1881 - 21a de januaro, 1959) estis usona kinisto. Inter 1914 kaj 1958, li faris totalon de 70 filmoj, kaj silentaj kaj sonfilmoj.[2] Li estis konsiderita kiel fondopatro de la usona kinarto kaj la plej komerce sukcesa produktoro-reĝisoro en la historio de kino.[3] Liaj filmoj estis distingataj pro sia epika stilo kaj pro sia kinarta spektakleco. Li faris silentajn filmojn de ĉiu ĝenro: sociaj dramoj, komedioj, vakeraj, farsoj, moralecaj kaj historiaj verkoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

DeMille ekkarieris kiel teatra aktoro en 1900.[4] Li poste ŝanĝis al verkado kaj reĝisorado de teatraj produktadoj, kelkaj kun Jesse Lasky, kiu estis tiam produktoro de vodevilo. La unua filmo de DeMille, nome The Squaw Man (1914), estis ankaŭ la unua longa filmo farita en Holivudo. Ĝia interrasa amafero estis fenomena sukceso kaj "metis Holivudon sur la mapon".[5] La kontinua sukceso de liaj produktoj kondukis lin al la fondo de Paramount Pictures kun Lasky kaj Adolph Zukor. Lia unua biblia eposo, The Ten Commandments (1923), estis sukceso kaj por kritikistoj kaj finance;[6] ĝi retenis la enspezan rekordon de Paramount por 25 jaroj.[7]

En 1927, li reĝisoris The King of Kings, nome biografio de Jesuo Nazaretano, kiu estis aklamita pro sia sensivo kaj atingis pli ol 800 milionoj da vidantoj.[8] The Sign of the Cross (1932) estis lia unua sonfilmo kiu integrigis ĉiujn aspektojn de kinarta tekniko.[9] Cleopatra (1934) estis sia unua filmo nomumita por la Oskar-premio al la Plej Bonkvalita Filmo. Post pli ol 30 jaroj en filmoproduktado, DeMille atingis la pinton de sia kariero pere de Samson and Delilah (1949), biblia eposo kiu faris "tutepokan rekordan negocon".[10] Krom bibliaj kaj historiak rakontoj, li reĝisoris ankaŭ filmojn orientitajn al "nov-naturalismo", kiu klopodis portreti la leĝojn de homo luktanta kontraŭ la fortoj de naturo.[11]

Poste li ricevis sian unuan nomumon por la Oskar-premio al la Plej Bonkvalita Reĝisoro pro sia pricirka verko The Greatest Show on Earth (1952), kiu ricevis kaj la Oskar-premion al la Plej Bonkvalita Filmo kaj la Premion Oran Globon al la Plej Bonkvalita Filmo. Lia lasta kaj plej fama filmo, nome The Ten Commandments (1956), ankaŭ nomumita al Oskar-premio al la Plej Bonkvalita Filmo, estas ankoraŭ la 7a plej enspeziga filmo de ĉiu epoko, kalkulite laŭ inflacio.[12] Aldone al la premio al la Plej Bonkvalita Filmo, li ricevis Honoran Oskaron pro sia kinkontribuoj, la Oran Palmon (postmorte) pro Union Pacific, premion DGA pro Tutviva Atingaro, kaj la Memorpremion Irving G. Thalberg. Li estis ankaŭ la unua ricevanto de la Premio Golden Globe Cecil B. DeMille, kiu estis poste tiel nomita en lia honoro.[13]


Filmaro[redakti | redakti fonton]

Kiel reĝisoro[redakti | redakti fonton]

Silentaj filmoj

  • The Squaw Man (1914)
  • Brewster's Millions (1914, Lost)
  • The Master Mind (1914)
  • The Only Son (1914, Lost)
  • The Man on the Box (1914)
  • The Call of the North (1914)
  • The Virginian (1914)
  • What's His Name (1914)
  • The Man from Home (1914)
  • Rose of the Rancho (1914)
  • The Ghost Breaker (1914, perdita)
  • The Girl of the Golden West (1915)
  • After Five (1915)
  • The Warrens of Virginia (1915)
  • The Unafraid (1915)
  • The Captive (1915)
  • The Wild Goose Chase (1915, perdita)
  • The Arab (1915, perdita)
  • Chimmie Fadden (1915)
  • Kindling (1915)
  • Carmen (1915)
  • Chimmie Fadden Out West (1915)
  • The Cheat (1915)
  • Temptation (1915, Lost)
  • The Golden Chance (1915)
  • The Trail of the Lonesome Pine (1916)
  • The Heart of Nora Flynn (1916)
  • Maria Rosa (1916)
  • The Dream Girl (1916, perdita)
  • Joan the Woman (1917)
  • Lost and Won (1917)
  • A Romance of the Redwoods (1917)
  • The Little American (1917)
  • The Woman God Forgot (1917)
  • Nan of Music Mountain (1917)
  • The Devil-Stone (1917)
  • The Whispering Chorus (1918)
  • Old Wives for New (1918)
  • We Can't Have Everything (1918, perdita)
  • Till I Come Back to You (1918)
  • The Squaw Man (1918, perdita)
  • Don't Change Your Husband (1919)
  • For Better, for Worse (1919)
  • Male and Female (1919)
  • Why Change Your Wife? (1920)
  • Something to Think About (1920)
  • Forbidden Fruit (1921)
  • The Affairs of Anatol (1921)
  • Fool's Paradise (1921)
  • Saturday Night (1922)
  • Manslaughter (1922)
  • Adam's Rib (1923)
  • The Ten Commandments (1923)
  • Triumph (1924)
  • Feet of Clay (1924, perdita)
  • The Golden Bed (1925)
  • The Road to Yesterday (1925)
  • The Volga Boatman (1926)
  • The King of Kings (1927)
  • The Godless Girl (1929)

Sonfilmoj

  • Dynamite (1929)
  • Madam Satan (1930)
  • The Squaw Man (1931)
  • The Sign of the Cross (1932)
  • This Day and Age (1933)
  • Four Frightened People (1934)
  • Cleopatra (1934)
  • The Crusades (1935)
  • The Plainsman (1936)
  • The Buccaneer (1938)
  • Union Pacific (1939)
  • North West Mounted Police (1940)
  • Reap the Wild Wind (1942)
  • The Story of Dr. Wassell (1944)
  • Unconquered (1947)
  • Samson and Delilah (1949)
  • The Greatest Show on Earth (1952)
  • The Ten Commandments (1956)
  • The Buccaneer (1958, Produktoro)

Kiel aktoro[redakti | redakti fonton]

  • The Squaw Man (1914) kiel lumtur-isto (nelistigita)
  • Hollywood (1923) kiel li mem
  • Free and Easy (1930) kiel li mem
  • Estrellados (1930) kiel li mem (gastapero)
  • Madam Satan (1930) kiel radioĵurnalisto (voĉo, nelistigita)
  • The Last Train from Madrid (1937) kiel ano (nelistigita)
  • North West Mounted Police (1940) kiel rakontisto (voĉo, nelistigita)
  • Glamour Boy (1941) kiel kinreĝisoro (nelistigita)
  • Reap the Wild Wind (1942) kiel enkondukisto (voĉo, nelistigita)
  • Star Spangled Rhythm (1942) kiel li mem
  • The Story of Dr. Wassell (1944) kiel rakontisto (nelistigita)
  • Variety Girl (1947) kiel li mem
  • Unconquered (1947) kiel rakontisto (nelistigita)
  • Jens Mansson in America (1947) kiel li mem
  • Samson and Delilah (1949) kiel rakontisto (nelistigita)
  • Sunset Boulevard (1950) kiel li mem
  • The Greatest Show on Earth (1952) kiel rakontisto (voĉo, nelistigita)
  • Son of Paleface (1952) kiel fotisto (nelistigita)
  • The Ten Commandments (1956) kiel rakontisto (nelistigita)
  • The Buster Keaton Story (1957) kiel li mem
  • The Buccaneer (1958) kiel li mem - Prologo (nelistigita) (finrolo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "De Mille". Random House Webster's Unabridged Dictionary.
  2. "Cecil B. DeMille Obituary", Variety, 28a de januaro, 1959.
  3. Presley, Cecilia de Mille, kaj Mark Alan Vieira, Cecil B. DeMille: The Art of the Hollywood Epic, Running Press, 2014, p. 12.
  4. Hull, Betty Lynne, "Denver's Elitch Gardens: Spinning a Century of Dreams," Big Earth Publishing, 2003, p. 49.
  5. Lowe, Walter, "DeMille At 75 Still Creating", 22a de oktobro, 1956. Kontrolita 29a de aprilo, 2014.
  6. "Review: ‘The Ten Commandments’", 31a de decembro, 1923. Kontrolita 29a de aprilo, 2014.
  7. "He Himself Was "Colossal"", 22a de januaro, 1959. Kontrolita 29a de aprilo, 2014.
  8. Presley, Cecil B. DeMille, p. 10.
  9. Presley, Cecil B. DeMille, p. 198.
  10. "'Samson' Champion at Boxoffice", 26a de marto, 1950. Kontrolita 29a de aprilo, 2014.
  11. Watkins, Daniel. "'Reap the Wild Wind'...or Don't: Cecil B. DeMille, the Evolving Neo-Naturalist", MUBI, 10a de marto, 2015
  12. All Time Box Office - Domestic Grosses: Adjusted for Ticket Price Inflation. Box Office Mojo. Alirita 29a de aprilo, 2014.
  13. . Golden Globes: 75-year history of all Cecil B. DeMille Award recipients includes Meryl Streep, Denzel Washington, George Clooney (17a de oktobro, 2017).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Orrison, Katherine. Written in Stone: Making Cecil B. DeMille's Epic, The Ten Commandments. New York: Vestal Press, 1990. ISBN 1-879511-24-X.
  • Presley, Cecilia de Mille, kaj Mark Alan Vieira. Cecil B. DeMille: The Art of the Hollywood Epic. Philadelphia: Running Press, 2014. ISBN 978-0-7624-5490-7.