Cecil Frank Powell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cecil Frank Powell
Nobel-premiito
Persona informo
C. F. Powell
Naskonomo Cecil Frank Powell
Naskiĝo 5-an de decembro 1903 (1903-12-05)
en Tonbridge
Morto 9-an de aŭgusto 1969 (1969-08-09) (65-jaraĝa)
en Lago de Como
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de KembriĝoUniversitato de Bristol • Kolegio Sidney Sussex • The Judd School vd
Familio
Edz(in)o Isobel Artner vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto • nuklea fizikisto vd
Laborkampo fiziko vd
Doktoreca konsilisto Ernest Rutherford • Ralph H. Fowler • Charles Thomson Rees Wilson vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cecil Frank POWELL (5-an de decembro 1903, Tonbridge, Kent, Anglio – 9-an de aŭgusto 1969, apud Milano, Italio) estis brita fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko[1] en 1950 pro ellaboro de la fotada metodo por analizo de la kernofizikaj procezoj kaj pro malkovro de la piono (pi-mezono). Pruviĝis, ke la piono samas kun tiu korpusklo, kies ekziston antaŭvidis japana fizikisto Yukawa Hideki, en sia teorio pri nuklea fiziko, en 1935.

Powell laboris ekde 1928 kiel esplora helpisto en la Fizika Laboratorio de la Bristola Universitato. Li iĝis en tiu universitato fizika profesoro (1948), ekde 1964 gvidis la Laboratorion Will.

Li ellaboris inter 1939 kaj 1945 senteman fotoemulzian metodon pri fiksado de la vojo de la kosmaj radioj. Oni fiksis sur fotolamenoj la efikojn de la kosmaj radioj per balonoj - lanĉitaj en la alton - aŭ sur altaj montopintoj. El la datenoj malkovriĝis en 1947 pri ekzisto de la piono kaj ties disiĝa metodo. Tiam la piono disiĝas je du aliaj korpuskloj, antimuonoj (mu-mezonoj) kaj neutrinoj. Powell malkovris la antipionon kaj en 1949 eĉ disiĝan metodon de la kaonoj (K-mezonoj).

Referencoj[redakti | redakti fonton]