Cecil Rhodes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cecil RHODES)
La Honorinda
Cecil John Rhodes 
PC Doktoro de Civitana Rajto
Persona informo
Cecil Rhodes
Naskonomo Cecil John Rhodes
Naskiĝo 5-an de julio 1853
en Anglio Bishop's Stortford, Hertfordshire, Anglio
Morto 26-an de marto 1902
en Sud-Afriko Muizenberg, Kolonio Kabo
(nun Sud-Afriko)
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Rhodes Grave vd
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Kimberley vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Episkopa Gramatika Lernejo de Stortford
Oriel College de Oksfordo
Subskribo Cecil Rhodes
Familio
Gefratoj Frank Rhodes vd
Edz(in)o Fraŭlo
Infanoj neniu
Profesio
Okupo entreprenisto • politikistoekonomikisto • esploristo • colonizer • filantropo vd
6-a Ĉefministro de Kolonio Kabo
Dum 18901896
Antaŭulo John Gordon Sprigg
Sekvanto John Gordon Sprigg
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cecil RHODES (naskiĝis la 5-an de julio, 1853 en Hertfordshire, mortis la 26-an de marto, 1902 ĉe Kaburbo) estis brita kolonia politikisto, post kiu ricevis sian nomon Rodezio.

Li elmigris al Sud-Afriko en 1870 kiel malriĉa junulo (17) al sia frato, kie li riĉiĝis post malkovro de la diamantaj kaj orminejoj. En 1881 li estis elektita al la kaburba parlamento. Post tio li plenforte agadis por la disvastiĝo de la brita kolonia regado kaj fondis la Britan Sud-Afrikan Kompanion (British South Africa Company). Li organizis konkeron de Beĉuanalando (hodiaŭa Bocvano), poste tiun de la Matabelelando (1889, poste Rodezio, nunaj Zambio plus Zimbabvo).

En 1890 li iĝis kaburba ĉefministro kaj penadis por fondo de sudafrika brita imperio. Per lia scio kaj kapjeso atakis Jameson la Transvalan Respublikon en decembro de 1895. Tiu atako missukcesis kaj Rhodes devis abdiki.

Post eko de la Bura milito en 1899, li iris al Kimberley kaj partoprenis en ties defendo. En sia testamento, li postlasis grandan sumon por la Oksforda Universitato.

31-an de majo 1904 en Graham-Urbo estis fondita University College Rhodes, ekde 1951 ĝi nomiĝas Universitato Rhodes.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]