Cecilia Hidalgo Tapia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
María Cecilia Hidalgo Tapia
Persona informo
Naskonomo María Cecilia Hidalgo Tapia
Naskiĝo 1941
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Ĉilio vd
Alma mater Universitato de Ĉilio
Profesio
Okupo biokemiisto • akademiulo vd
Laborkampo Biokemio, Ĉelbiologio
Verkado
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cecilia Hidalgo Tapia, plennome María Cecilia Hidalgo Tapia (1941) estas ĉilia bioĥemiistino. Diplomiĝinta pri bioĥemio ŝi estas la unua doktorino pri scienco de la Universitato de Ĉilio. En 2006 ŝi ricevis la "Premio Nacional de Ciencias Naturales de Chile" (Premio Nacia de Naturaj Sciencoj de Ĉilio), estante la unua virino kiu gajnis la premion.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi kompletigis siajn universitatajn studojn en la Universitato de Ĉilio, diplomiĝante pri bioĥemio en 1965. Kvar jarojn poste ŝi akiris sian doktorecon pri scienco en la sama universitato. Ŝi poste vojaĝis al Usono por postdoktoriĝa diplomo ĉe la "National Institutes of Health" (Nacia Saninstituto, Usono).[1] Inter 1992 kaj 1993 ŝi profitis el la stipendio "Guggenheim".[2]

Kiel dekano, ŝi instruis en la "Centro de Estudios Científicos" (Centro de Sciencaj Studoj) inter 1984 kaj 2002, kaj en la Medicina Fakultato, Universitato de Ĉilio ekde 1984.[1] Inter 1995 kaj 2001 ŝi aliĝis al la Prezidenta Asesora Komisiono pri sciencaj aferoj. Poste, inter 2001 kaj 2003, ŝi funkciis kiel Direktorino de Programo de Ĉela kaj Molekula Biologio de la Instituto de biomedicinaj sciencoj.[3] Ŝi estas direktorino de la Centro FONDAP por Molekulaj Studoj de la Ĉelo, apartenanta al la Medicina Fakultato de la Universitato de Ĉilio.[2] Ŝi ankaŭ estas vicprezidantino de la Asesora Konsilio de "Fundación Ciencia Joven" (Fondaĵo Scienco Juna).

En 2004 la Universitato de Ĉilio aljuĝis al ŝi la Medalon de Merito Amanda Labarca,[4] desegnita por "altigi la personecon kaj verkon de universitataj virinoj kiuj elstaris kun elstara reliefo en la kampo de sia profesio, en la medio de kulturo aŭ en la servo al la lando".[5] En 2006 ŝi ricevis la "Premio Nacional de Ciencias Naturales de Chile" (Premio Nacia de Naturaj Sciencoj de Ĉilio), estante la unua virino kiu gajnis la premion. Unu el ŝiaj areoj de studo estas la reguligo de enĉela kalcio.[6]

Esploro[redakti | redakti fonton]

Studo pri enĉela Kalcio[redakti | redakti fonton]

La fokuso de la esplorgrupo gvidata de la bioĥemiistino Maria Cecilia Hidalgo estas studi kiel pliigoj en kalcio estas generitaj ene de ĉeloj kaj tra kiuj meĥanismoj tiuj pliigoj produktas specifajn ĉelajn respondojn, tiom en normalaj kiom en patologiaj kondiĉoj.

Kaj estas ankaŭ la efikoj de redoksaj reakcioj en la aktiveco de la kanaloj de eldono de enĉela kalcio kiel rianodin-riceviloj de skeleta kaj kora muskoloj, aŭ neŭronoj de la kortekso.[7]

Ŝia grupo ĵus malkovris ke la generado de kalciaj saloj estas favorata en neŭronaj kaj muskolaj ĉeloj kiuj havas enĉelan medion riĉan je endogenaj oksidigaj komponaĵoj (produktitaj de la ĉeloj mem).

Ĉi tiuj rezultoj indikas ke ĉi tio estas grava meĥanismo de normala reguligo, kaj plue sugestas, ke se la produktado de enĉelaj oksidigaj kunmetaĵoj fariĝas troa, kiel okazas en Alzheimer-malsano aŭ en Parkinsona malsano, ĝi povus nenormale pliigi la koncentriĝon de enĉela kalcio kun mortigaj konsekvencoj por la ĉeloj. Kaj tio estas ĝuste la aktuala temo de la esplorteamo.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Prof. Cecilia Hidalgo. Universidad de Chile. Alirita 24 de marto de 2013.
  2. 2,0 2,1 María Cecilia Hidalgo Tapia. Facultad de Medicina de la Universidad de Chile. Alirita 24 de marto de 2013.[rompita ligilo]
  3. María Cecilia Hidalgo Tapia. Universidad de Chile. Alirita 24 de marto de 2013.
  4. Museo Interactivo Mirador - 46.- María Cecilia Hidalgo Tapia. www.mim.cl. Arkivita el la originalo je 2017-01-08. Alirita 8 de januaro de 2017.
  5. Condecoración al Mérito Amanda Labarca. Universidad de Chile. Alirita 24 de marto de 2013.
  6. Cecilia Hidalgo es la primera mujer en ganar el Premio Nacional de Ciencias Naturales. Emol (26 de aŭgusto de 2006). Arkivita el la originalo je 2018-08-29. Alirita 24 de marto de 2013.
  7. Hidalgo, Cecilia (2000). “[http://www.scielo.cl/scielo.php?script=sci_arttext&pid=S0716-97602000000200011#a1 SH Oxidation Stimulates Calcium Release Channels (Ryanodine Receptors) From Excitable Cells]”, Biological Research 33 (22). 
  8. María Cecilia Hidalgo Tapia. CONICYT Explora. Arkivita el la originalo je 2017-02-11. Alirita 10 de februaro de 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cecilia Hidalgo Tapia en la hispana Vikipedio.