Cedro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cedrus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cedro
Cedro en franca ĝardeno
Cedro en franca ĝardeno
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Cedro Cedrus
Trew, 1757
Specioj

Himalaja cedro Cedrus deodara
Lebanona cedro Cedrus libani
  C. libani var. libani
  C. libani var. stenocoma
  C. libani var. brevifolia
  C. libani var. atlantica

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Lebanona cedro
La ŝtata flago de Libano meze sur-havas designitan cedron.

Cedro (Cedrus)[1] estas genro kun 2 aŭ 5 specioj (laŭ diversa klasifiko).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La arboj estas altaj kun ĉiamverdaj pingloj are aranĝitaj en ŝosetoj kaj ovoformaj konusoj (strobiloj). La ligno estas tre valora.

  • La Himalaja cedro (latine Cedrus deodara) ankaŭ nomiĝas deodaro.
  • La Lebanona cedro (latine Cedrus libani) kreskas libere en Libano, Sirio kaj sudorienta Turkio. La flankaj branĉoj staras horizontale. La arbo estas ofta ornama planto en parkoj de Suda Eŭropo. La ŝtata flago de Libano bildigas ĝin.
  • La Atlasa cedro (latine Cedrus libani var. atlanticaCedrus atlantica) vivas nature en la montaro de Atlaso: ĝi havas pikajn, ĉiamverdajn foliojn en fasko sur etaj ŝosoj. La arbo havas blupinglan varianton, kiun oni plantas ĉe la Mediteraneo kiel ornaman planton.
  • La Kipra cedro latine nomiĝas Cedrus libani var. brevifoliaCedrus brevifolia kaj, koresponde kun la nomo, kreskas aparte sur la insulo Kipro.
  • Plia variaĵo havas la latinan nomon Cedrus libani var. stenocoma. Ĝi kreskas aparte laŭlonge de la bordo de la Mediteranea Maro en Turkio.

Aliaj arboj kun simila nomo[redakti | redakti fonton]

Dum la veraj cedroj apartenas al la familio Pinacoj, ankaŭ en la familio Kupresacoj estas arboj nomataj cedroj, ĉefe la genroj Calocedrus en okcidenta Nordameriko, Austrocedrus sur la ĉiliaj Andoj, Libocedrus en Nov-Gvineo kaj Nov-Zelando.

En Sudameriko troviĝas la Brazila cedro (Cedrela fissilis, Cedrela brasiliensis ), kiu apartenas al tute malsama botanika familio (Meliacoj). Ĝi ne estas pingloarbo.

Nomon similan, sed malsaman, havas la cedratarbo (Citrus medica), specio de citruso.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Francisko Azorín Cedro estas Arbo el la familio de koniferoj, kies ligno [tiel: sen akuz.] oni uzas por luksaj ĉarpentaĵoj. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 44. Li indikas etimologion el greka kedros kaj latina cedrus. Kaj li aldonas tipojn kiel Libana cedro, atlantika cedro, deodara cedro, kaj terminojn kiel cedrorezino, cedrokovrita. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]