Ceinos de Campos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ceinos de Campos
Iglesia de Santiago Apóstol, Ceinos de Campos 01.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47692 [+]
Demografio
Loĝantaro 197  (2022) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 2′ N, 5° 9′ U (mapo)42.0325-5.1491666666667Koordinatoj: 42° 2′ N, 5° 9′ U (mapo) [+]
Alto 765 m [+]
Areo 36 km² (3 600 ha) [+]
Situo de Ceinos de Campos
Situo de Ceinos de Campos

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Ceinos de Campos [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ceinos de Campos [zeInos deKAMpos] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco.

Ceinos de Campos en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 36,10 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 209 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn el la 1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 61 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Becilla de Valderaduey, Villacid de Campos, Cuenca de Campos, Villavicencio de los Caballeros, Villalán de Campos, Cuenca de Campos, Aguilar de Campos kaj Moral de la Reina.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la municipa teritorio de Ceinos de Campos ĉe Fuente de Santiago kaj Carrecastro esta romia vilao el la 2-a al 4-a jarcentoj.

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Ceinos disvolviĝis pere de la Templanoj. De la preĝejo de Sankta Maria oni konservas arkaron en la Nacia Muzeo de Skulptaĵo de Valadolido. Aktuale ĉiujare, inter la 10a kaj la 12a de Aŭgusto okazas la Encomienda Templaria, nome mezepokecoa kampadejo de templana temaro; oni organizas atelierojn, rekreadon de la vivo templana kaj prelegojn.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]