Celada del Camino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Celada del Camino
Celada del camino01.jpg
Administrado
Poŝtkodo 09226 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 96  (2022) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 16′ N, 3° 56′ U (mapo)42.2625-3.9336111111111Koordinatoj: 42° 16′ N, 3° 56′ U (mapo) [+]
Alto 799 m [+]
Areo 12,57 km² (1 257 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Celada del Camino
Situo de Celada del Camino

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Celada del Camino [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Celada del Camino [zeLAda delkaMIno] estas loĝloko kaj municipo en la centrokcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. La loknomo Celada del Camino estas etimologie komprenebla kiel Embuskejo de la Vojo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 12,57 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 102 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas 22 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la Aŭtovojo de Kastilio A-62, trafluata de la rivero Arlanzón. Ĝi limas kun Tamarón, Estépar, Villaldemiro kaj Pampliega.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. La plej frua dokumenta mencio estas de la jaro 968 kaj ĝi aperas nomita ankaŭ en la Cartulario de Arlanza.

Unu de la guvernistoj de la reĝo Alfonso la 10-a, nome Garcí Fernández Sarmiento estis Senjoro de Celada kaj oni konas, ke li zorgis pri la reĝo dum ioma tempo ĉe Celada. Poste la imperiestro Karolo la 5-a havigis rajtojn al la familio Castro, kiu havis en Celada sian palacon. Filipo la 4-a gastis ĉe Don Gonzalo Martínez de Velasco, al kiu donis la titolon de Markizo de Celada. Dum la Unua Karlisma Milito, ĉirkaŭ 1833, oni atakis la lokon.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Mikaelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]