Saltu al enhavo

Celine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Celine
CELINE
organizaĵo vd
Dum 1945 - nekonata/nuntempe
Jura formo société anonyme à conseil d'administration s.a.i.
Fondintoj Céline Vipiana vd
Sidejo Parizo
Lando Francio
Posedata de LVMH Moët Hennessy Louis Vuitton vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Celine​ estas franca moddomo fondita en 1945 en Parizo de Céline Vipiana. La kompanio produktas luksajn pret-al-porti vestaĵojn kaj ledaĵojn, kaj estas posedata de LVMH ekde 1996[1]. Ĝia ĉefsidejo situas ĉe 16 rue Vivienne, en la 2-a arondismento de Parizo, en la Hôtel Colbert de Torcy. Séverine Merle estas ĝia ĉefoficisto ekde aprilo 2017.[2]

La 21-an de januaro 2018, LVMH anoncis, ke Hedi Slimane transprenos la rolon de kreiva direktoro de Celine.[3]

La marko havas preskaŭ 150 butikojn tutmonde kaj estas distribuita per reto de ekskluzivaj grandmagazenoj kiel Barneys New York (Novjorko), Bergdorf Goodman (Novjorko), Harrods (Londono) kaj Galeries Lafayette (Parizo).[4]