Cellorigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cellorigo
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26212
Demografio
Loĝantaro 10  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 38′ N, 3° 0′ U (mapo)42.627222222222-2.9994444444444Koordinatoj: 42° 38′ N, 3° 0′ U (mapo) [+]
Alto 782 m [+]
Areo 12,43 km² (1 243 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cellorigo (Provinco Rioĥo)
Cellorigo (Provinco Rioĥo)
DEC
Cellorigo
Cellorigo
Situo de Cellorigo
Cellorigo (Hispanio)
Cellorigo (Hispanio)
DEC
Cellorigo
Cellorigo
Situo de Cellorigo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cellorigo [+]
vdr

Cellorigo [zeljorigo] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Haro.[1]

La malgranda municipa teritorio de Cellorigo.

Ĝi estas sur la montoj de Haro, en la montoj Obarenes, konata ankaŭ kiel Peña Luenga (Longa Roko), je malmultaj kilometroj de Miranda de Ebro kaj de Haro. Ĝi limas norde kun Miranda de Ebro (Burgoso), oriente kun Galbárruli, sudoriente kun la bieno Sajuela (Burgoso), sude kun Fonzaleche kaj okcidente kun Foncea, kiu estas la plej nordokcidenta municipo de la regiono.

Panoramo de Cellorigo.

La loko aperas en dokumentoj de fino de la 9-a jarcento kiel batalejo inter sudaj araboj kaj nordaj kristanoj por la strategia loko montara inter teritorioj. En la 10-a ĝis la 12-a jarcentoj la loko estas disputita inter Navaro, Aragono kaj Kastilio.

En 1288 Cellorigo estas aligita kiel domaro de Miranda de Ebro fare de la reĝo Sanĉo la 4-a. En 1360 kun Galbárruli, estas donita al la urbo Vitoria fare de la reĝo Pedro la 1-a de Kastilio. En 1371 lia frato Henriko la 2-a de Kastilio nuligis tiun aligon kaj faris la donacon al Burgoso, kio daŭros dum kvar jarcentoj, kun nur mallongaj interrompoj.

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, de kies komenco oni malaltiĝis el 205 loĝantoj ĝis nunaj 10, kio faras ĝin unu el plej malmulte loĝataj municipoj en la regiono, se ne la plej, kaj eĉ de la lando.

Nuna ekonomio ege dependas de industrio de cerealoj kaj vinproduktado.

Vizitindaĵoj estas preĝejo kaj ermitejo, krom malnova fonto ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abad León, Felipe (2003). «XXVII. De los llanos de Valpierre a la hoz de Foncea». En Colegio Oficial de Ingenieros Técnicos Industriales de La Rioja, eld. Otras veinte rutas por la Rioja. Gráficas Ochoa SA. p. 133. ISBN 84-7359-551-3.