Cempoala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cempoala
arkeologia loko [+]
Koordinatoj19° 26′ 49″ N, 96° 24′ 15″ U (mapo)19.447083333333-96.404111111111Koordinatoj: 19° 26′ 49″ N, 96° 24′ 15″ U (mapo)

Cempoala (Meksiko)
Cempoala (Meksiko)
DEC
Cempoala
Cempoala

Map
Cempoala
Vikimedia Komunejo:  Zempoala Archaeological Site [+]
vdr
Vido de la ĉefa placo de la arkeologia kuŝejo de Zempoala el unu de la temploj.

CempoalaZempoala (en naŭatla Cēmpoalātl, 'dudek akvoj') estas arkeologia kuŝejo en Mezameriko situa en la municipo Úrsulo Galván en al Ŝtato Veracruz, Meksiko. La vorto Cēmpoalli devena de la radikoj nahuaoj Cēmpoal-, kiu signifas "dudek", kaj ā(tl), kiu signifas "akvo", tiele "dudek akvoj", eble ĉar tiu urbo disponis el granda kvanto de irigaciaj kanaloj kaj akveduktoj kiuj havigis la nepran subtenon al la nombraj ĝardenoj kaj kultivkampoj de la ĉirkaŭo. La loko estis loĝata ĉefe de totonakaj kaj ankaŭ de ĉinantekoj kaj zapotekoj.

Alia versio konsideras ke probable la termino esta aludo al la komerca agado kiu, laŭ kelkaj fontoj, okazis ĉiun 20an tagon en tiu loko en la antaŭhispana epoko. Ĝi estis unu de la totonakaj setlejoj plej gravaj dum la Postklasika Periodo mezamerika.[1] Alia versio sugestas ke la nomo signifis “abundo de akvo”.[2]

Laŭ kelkaj fontoj, la urbo estis origine loĝata almenaŭ el 1500 jaroj antaŭ la alveno de la hispanoj kaj ekzistas pruvoj de influo fare de olmekoj. Kvankam oni ne scias multon pri la Antaŭklasikaj kaj Klasika periodoj, ja oni scias ke la urbo antaŭklssika estis konstruita sur montetoj por protekti ĝin el inundoj.

La totonakoj alvenis al tiu areo dum la pinto de la tolteka imperio kaj ili estis devigitaj elmigri el siaj loĝlokoj sur la deklivoj de la oriento de la Sierra Madre Oriental. La totonakoj regis en la areo de Totonakapan, ĉe Zakatlan, distrikto de Puebla, kun kombina loĝantaro ĉirkaŭkalkulita de proksimume 250 000 kaj en ĉirkaŭ 50 setlejoj. Oni ne scias reale multon pri tio kio okazis dum la antaŭklasika kaj klasika periodoj.[3]

Zempoala estis la ĉefurbo totonaka kaj estis okupita de totonakoj kaj poste de ĉinantekoj kaj zapotekoj, kaj ĝi estis iam la plej granda urbo en la Golfo de Meksiko. En sia hegemonio, ĝi havis inter 25 000 kaj 30 000 loĝantojn, kaj ĝi estis unu el la totonakaj setlejoj plej gravaj dum la postklasika periodo. Ĝi estas je unu kilometro de la bordo de la rivero Aktopan kaj je ses kilometroj de la marbordo.

19° 26′ 50″ N 96° 24′ 13″ U / 19.44722 °N, 96.40361 °U / 19.44722; -96.40361 (mapo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Cempoala». Portal Veracruz. [portal.veracruz.gob.mx/portal/page?_pageid=313,4309395&_dad=portal&_schema=PORTAL] Konsultita en Sept, 2010.
  2. «Zona Arqueológica de Cempoala». cdtravel.net. [1] Konsultita en Sept, 2010.
  3. DeLange, Audre & Geroge. «Visit to the Zempoala Archaeological Ruins». Veracruz, Mexico travel Y Tour: (angle). [2] Arkivigite je 2017-08-29 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 5an de Julio 2017.