Cent-Tagoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cent-Tagoj
20-a de marto 1815 – 7-a de julio 1815

militoreĝimoparlamenta periodo
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
duobla monarkio
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

La Cent-Tagoj estas la periodo de la historio de Francio inter la reveno en Francion de la imperiestro Napoleono la 1-a, la 1-an de marto 1815, kaj la malfondo de la Komisiono Napoleono la 2-a, komisiita pri la plenuma povo post la dua abdiko de Napoleono la 1-a, la 7-an de julio 1815[1].

De la 1-a ĝis la 20-a de marto 1815, okazas la rekonkero de la povo fare de Napoleono, post lia albordiĝo en la golfo Juan kaj lia marŝo ĝis Parizo. Tiu periodo estas kromnomita « la flugo de la aglo » de la historiografio favora al la imperiestro. De la 20-a de marto ĝis la 22-a de junio 1815, okazas la dua imperia regno de Napoleono la 1-a. En tiu periodo restariĝis la regado de la administracio kaj de la armeo fare de Napoleono, estis modifita la konstitucio per la aldona akto al la konstitucioj de la Imperio de 1815, kaj la milito redaŭris kontraŭ la aliancitoj kaj ĝi finiĝis per la franca malvenko en Waterloo (Sepa Koalicio), kaj abdiko de la imperiestro. De la 22-a de junio ĝis la 7-a de julio 1815, la Komisiono Napoleono la 2-a, starigita post la abdiko, disponas je la plenuma povo dum du semajnoj, kaj lasas Ludovikon la 18-an resurtroniĝi, kiu estis rifuĝinta en Gand dum tiu periodo, post okupo de Parizo per la britaj kaj prusaj armeoj.

La reveno de la imperiestro[redakti | redakti fonton]

La kondamno al ekzilo[redakti | redakti fonton]

Napoleono forlasanta la insulon Elbo, la 26-an de februaro 1815.

En februaro kaj marto 1814, la imperiestro Napoleono defendis siajn posedaĵojn, kontraŭ la tuta koaliciiĝinta Eŭropo. La aliancitoj fine alvenis antaŭ Parizo kiam Napoleono volis haltigi ilin en Saint-Dizier. Sed li alvenis tro malfrue kaj devis retreti al Fontainebleau.

La 20-an de aprilo okazas la « Adiaŭoj de Fontainebleau ». Napoleono surŝipiĝis en Saint-Raphaël kaj, alvenis en Portoferraio la 3-an de majo, tie albordiĝis la 4-an. La saman tagon, Ludoviko la 18-a eniris Parizon.

La revena vojaĝo[redakti | redakti fonton]

La traktato de Fontainebleau ne estis obeita, la rento ne estis pagita kaj Napoleono eksciis ke, en la Viena kongreso, estis antaŭvidite ekzili lin en Acoroj aŭ al insulo Sankta-Heleno. Aliflanke, lia favorulo Cipriani, sendita en Aŭstrion fine de 1814, sciigis al li pri la perfido kaj malfideleco de lia edzino Marie-Louise. Por Napoleono, la deiro estas nepra.

Grenoble, tabulo sur la napoleona Vojo.

La 1-an de marto, la albordiĝo, antaŭvidita en Saint-Raphaël, okazis en Vallauris. Tio okazas en plena lumo, vidata de ĉiuj, antaŭ la mirigitaj doganistoj. Unua bivako okazis sur la bordo de la Golfo Juan.

La citadelo de Sisteron, kiu regas la gravan pasejon de rivero Durance. Oni vidas la vojon iritan de Napoleono.
La monumento, kiu memoriga spri la halto de Napoleono al Barraques (nun La Fare-en-Champsaur), piede de Saint-Bonnet.
La « herbejo de la renkontiĝo », en Laffrey (nuna stato)
La kungrupiĝo de la 5-a infanteria regimento al la imperiestro, la 7-an de marto 1815.

La reagoj al la reveno de la imperiestro[redakti | redakti fonton]

Organizado de la franca armeo[redakti | redakti fonton]

Ekde sia reveno, Napoleono la 1-a reorganizas la armeon por fronti siajn malamikojn. Li konsistigas ok armeojn. La armeo enhavis 200 000 homojn. La nacia gvardio enhavis 180 000 homojn.

La Cent-Tagoj certe kontribuis al la legendo de Napoleono Bonaparte. Okaze de lia unua ekzilo, Napoleono estis forlasinta Francion tre malpopulara. La popolo kulpigis lin pro multaj francaj mortintoj en la kampanjo de Rusio, pro invado de Francio en 1814 kaj pro ĉiuj plagoj, kiujn ĝi suferigis al la popolo. Tamen la restarigita reĝa monarkio tre rapide igis sin malpopulara al la francoj, precipe pro atencoj al la franca revolucia heredaĵo, kiun Napoleono ĉiam garantiis. Fine, kun la tempo, la francoj bedaŭris la deiron de Napoleono por insulo Elbo.

Lia reveno revivigis la nacian esperon. La francoj akceptis lin kiel nacian heroon. La tuta Parizo ĝojegis kiam li triumfe revenis en la ĉefurbo. Fine, la reveno de Napoleono aldonas al la napoleona mito : la imperiestro fariĝis en la popola nekonscio malmorta, neiam tute venkita. Eĉ, kiam li abdikis por la dua fojo, fine de la Cent-Tagoj kaj estis ekzilita sur insulo Sankta-Heleno, multaj esperis baldaŭan revenon de la imperiestro de Sankta-Heleno.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La esprimo "Cent-Tagoj" estas la rondigita nombro de tagoj de la regno restarigita de Napoleono la 1-a : en la reduktita versio, estas 95 tagoj inter la 20-a de marto, tago de lia reveno en la palaco Tuileries, kaj la 22-a de junio, tago de lia abdiko favore al sia filo Napoleono la 2-a) ; en la etendita versio, estas 129 tagoj inter la albordiĝo de Napoleono en la golfo Juan kaj la reveno de Ludoviko la 18-a en Parizo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Achille Tenaille de Vaulabelle, Le retour de l'île d'Elbe, 1873, 93 p., eld. "Lachaud et Burdin", Parizo
  • Henry Houssaye, 1815, (3 volumoj : 1-a. La Première Restauration - Le Retour de l'Ile d'Elbe - Les Cent Jours ; 2-a. Waterloo ; 3-a. La Seconde Abdication - La Terreur Blanche), 1893-1905, Parizo, eld. "Perrin".
  • Emile Le Gallo, Les Cent-Jours. Essai sur l'histoire intérieure de la France depuis le retour de l'île d'Elbe jusqu'à la nouvelle de Waterloo, F.Alcan, 1923
  • Dominique de Villepin, Les Cent-Jours : ou l'esprit de sacrifice, eld. "Perrin", 2001. ISBN 2-262-01397-7 Enhavas detalan kronologion kaj abundan bibliografion.
  • Jean Tulard, Les vingt jours, eld. "Fayard", 2001
  • Emmanuel de Waresquiel, Cent Jours : la tentation de l'impossible, mars-juillet 1815, eld. "Fayard", 2008, (ISBN 978-2213621586)
  • Jean-Marie Thiébaud, Les Corps francs de 1814 et 1815 - La double agonie de l'Empire - Les combattants de l'impossible (kunlabore kun Gérard Tissot-Robbe), antaŭparolo de Jean Tulard, Parizo, S.P.M., kolekto Kronos, 2011, 714 p., ilustrita. (ISBN 978-2-901952-82-4)