Centaŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Balato de kentaŭro kaj lapito

CentaŭrojKentaŭroj (helene Κένταυροι) estas en la helena mitologio estuloj, duone homa kaj duone ĉevala. Ĝi konsistas el homa parto supertalia (brusto) kiu sidas sur la parto ĉevala, ĉi tiel anstataŭante la ĉevalajn kolon kaj kapon.

Ili estis filoj de Iksiono kaj Nefele (Νεφέλη) kaj vivis laŭ la legendoj en Tesalio sur montoj Pelion, Ossa, Arkadia.

La greka fantazio trovis ilin diboĉemuloj, senvirte seksemuloj, senbriduloj, ekscepte Kirono kiu scipovis grandan erudicion kaj estis ne nur la edukisto de herooj, sed ankaŭ instruis la medicinon al la homo.

Ili volis ŝteli dum la geedziĝa festo de la legenda reĝo de lapitoj virinojn de la gastigantoj. Frontono de Zeus-templo sur la monto Olimpo prezentas la batalon de la centaŭroj kaj la lapitoj.

En la malfrua helena epoko aperis ankaŭ virinaj centaŭroj (t.e. centaŭrinoj).

Interpreto[redakti | redakti fonton]

Fonto de la legendo estas, ke en la epoko de Mukene, aperis el centra Azio ĉevalaj nomadoj, kiuj estis tre spertaj en la sagopafado. La grekoj – kiuj antaŭe ne vidis ĉevalojn (laŭ 100-jara enciklopedio) – kredis, ke ili estas kunkreskitaj kun la ĉevalo.

Laŭ la verkisto Palaifato[1], tiam Iksiono estis reĝo el Tesalio, taŭraroj sovaĝiĝaj estis sur la monto Pelio (malnovgreke Πήλιον), do, aliaj montoj ne plu estis alireblaj. La taŭroj malsupreniris al vilagoj kaj manĝegis plantojn, fruktojn kaj detruis pastataron. Iksiono deklaris se iu mortiĝus taŭrarojn, li donus riĉajojn al li. Tiuj interesis junaj homoj kiuj loĝantis vilaĝon nomitan Nefele (Νεφέλης). Ili kutimigis siajn ĉevalojn kun rajdantoj ĉar antaŭe homoj ne rajdis tiel : homoj uzis ĉevalojn nur por tiri liajn ĉarojn.
Tiam, ĉevale, ili iris kaj lanĉis sagon al taŭraroj. Kaj la aro sekvis ilin, junhomoj fluĝis kun siaj ĉevaloj pli rapidaj ol la taŭroj, kaj taŭroj haltiĝis, la rajdantoj malantaŭe iris kaj denove ĵetis sagojn. Tiel ili mortigis taŭrojn. Oni nomiĝis Centaŭroj ĉar ili uzis sagon (en malnovgreka la verbo κεντέω [kenteo] kio signifas piki aŭ la vorto κέντωρ/κέντορος [kentor/kentoros] kio voldiras kio piki, similas la greka vorto Κένταυρος)[2].
Do, taŭraroj fine mortiĝis, la reĝo donis al junuloj la promesitajn riĉajojn. Pro la riĉeco kaj sia agego, la Centaŭroj orgojliĝis kaj de nun faris plurajn krimojn kaj speciale kontraŭ Iksiono mem kaj sia urbo Lariso kaj landaj enloĝantoj nomitaj Lapitoj. Ili gastigis Centaŭrojn kiuj ebriigite, prenis la virinojn kaj reiris en siaj altlokoj. De tie, Centaŭroj militiĝis : kiam la noktiĝo, ili eliris al valoj, embuskigis, detruis, incendis kaj tiel, ĝis la aŭroro. Fore, iu vidis Centaŭrojn fluĝantajn, nur vidis la korpon de iliaj ĉevaloj, sen la kapo kaj iliaj rajdantoj sen distingi siajn krurojn. Tiam, oni diris la Centaŭroj el Nefelo atakis nin.



En Brazilo estas bestia besto, loka versio de centaŭro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri nekredeblaĵoj, n. 1 france
  2. p. 448, Vortaro Greka-Franca , Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [1]