Centjara milito
La Centjara milito inter la Francoj kaj la angloj daŭris de 1337 ĝis 1453. En 1337, reĝo Eduardo la 3-a de Anglio (Edward III, 1327–1377), ne plu volis ĵuri fidelecon al la franca reĝo Filipo la 6-a de Francio (Philippe VI), pri la teritorio Gujeno (Guyenne, en sudokcidenta Francio). En 1453 je la 17-a de julio, la reĝo Karolo la 7-a de Francio (Charles VII) reprenis Gujenon de Henriko la 6-a (Henri VI). Tio finis la Centjaran Militon. Sed eblas ankaŭ opinii ke ĝi finiĝis nur en 1475, per la traktato de Picquigny.
La Centjara Milito estas tre grava periodo en la franca-angla historio, ĉar ĝi ludigis reĝan heredon, teritoriojn, kaj gravan mezepokan valoron: honoron.
Ĝia nomo Centjara milito[1] aperis dum la 19-a jarcento, en lernejaj libroj. Tamen ĉiam mirigis ĝia daŭro.
Kvankam la milito daŭris pli ol cent jarojn, malmultaj estis la bataloj, kaj longaj la pacaj momentoj. Tio tamen ne kaŝu la intensan perfortecon kiu regis dum tiu periodo.
La centjara milito estis la unua milito en Eŭropo, en kiu oni uzis pulvajn batalilojn kaj en kiu grandparte batalis profesiaj soldatoj.
Pro la longa daŭro oni dividas la militon en periodojn. Diverslandaj historiistoj ne ĉiam interkonsentas pri ili; angloj emas distingi pli da fazoj. Tiutempe ne estis klare, ke iam la longan serion de bataloj oni komprenos kiel unu longegan militon. Superrigardon donas jena tabelo:
Tempo | Angla historiografio | Franca historiografio |
---|---|---|
1337–1360 | eduarda milito | unua fazo |
1369–1389 | karolina milito | unua fazo |
1415–1429 | milito de Lancaster | dua fazo |
1429–1453 | (fina fazo) | dua fazo |
Kaŭzoj
La unua kaŭzo estas la problemo pri Gujeno. La franca reĝo Sankta Ludoviko (Saint Louis, aŭ Louis IX, 1226–1270), per la Pariza traktato en 1259, permesis al la Angloj okupi teritoriojn sur la kontinento. Sed ili estis parto de la franca reĝlando, kaj la angla reĝo devis ĵuri fidelon pri ili al la franca reĝo, kiu kelkfoje ilin reprenis por pruvi sian potencon, ekzemple en 1294. La angla reĝo Eduardo la 3-a laciĝis pri la francaj limuzurpoj: en 1336 li rifuzis ĵuri.
La dua kaŭzo temas pri heredeco. La lasta kapetida reĝo Karolo la 4-a (Charles IV, 1322–1328) forpasis sen filo, kaj ĉiuj liaj fratoj estis mortintaj. Li havis nur fratinon, Izabela (Isabelle), kiu estis edziniĝinta al la angla reĝo Eduardo la 2-a. Ties filo Eduardo la 3-a estis la nova reĝo ekde 1327. La parizaj universitataj profesoroj tamen decidis, laŭ la salfranka leĝo, ke la franca reĝo nepre devis esti la kuzo de mortinta Karolo la 4-a, Filipo la 6-a de la Valeziana dinastio (dynastie des Valois). Eduardo la 3-a rifuzis tion kaj volis esti kaj franca kaj angla reĝo.
1338–1360: Anglaj venkoj
Tiu periodo distingiĝis per anglaj venkoj. Estis rajdadoj, grandaj bataloj kaj militpaŭzoj. Jen la gravaj bataloj:
- La ŝipa batalo de l'Ecluse (pr. Eklüz), je la 24-a de junio 1340. (l'Ecluse estas la antaŭhaveno de Bruĝo (Bruges)).
- La batalo de Crécy (pr. Kresi), je la 26-a de aŭgusto 1346. Ĝi okazis post granda angla rajdo en norda Francio. La angloj sieĝis Kalezon kaj konkeris ĝin post dek unu monatoj en 1347.
- La batalo de Poitiers (pr. Pŭatje), fakte ĉe vilaĝo Maupertuis, en okcidenta Francio) je la 19-a de septembro 1356. La franca reĝo, Johano la 2-a (Jean II le Bon) estis kaptita.
La 8-an de majo 1360, la angloj kaj la francoj traktatis. Ili subskribis la Bretinjan packontrakton (Brétigny), per kiu Francio perdis multe da teritorioj. Krome ĝi devis pagi por la liberigo de reĝo Johano ostaĝmonon. Anglio rezignis pretendi la francan reĝecon.
1360–1389: Franca rekonkero
La nova franca reĝo, Karolo la 5-a (Charles V le Sage, 1364–1380) volis repreni la perditajn teritoriojn. Tiucele, li decidis lacigi la Anglojn, ĝenante iliajn rabojn. Kiam la Angloj ekvenis, oni kaŝis ĉion. Tiel, la Angloj ne povis manĝi, loĝi, kaj finfine, ili preferis foriri. La Angloj kiuj ne partoprenis la militon ekpensis ke tio sennecese multe kostis. Iuj ribelis, ekzemple en 1381 (la ribelo de la laborantoj en sudorienta Anglio).
Iom post iom, la Francoj reprenis teritoriojn, kaj finfine, la Angloj gardis nur Kalezon (Calais, norda Francio), Breston (Brest), Bordozon (Bordeaux) kaj Bajonon (Bayonne, sudokcidenta Francio).
1389–1435: Militpaŭzoj, traktatoj, anglaj konkeroj, kaj francaj baraktadoj
Dum tiu periodo okazis nova milito : la intercivitana milito inter la Armanjakoj kaj la Burgonjanoj. Fakte, la nova franca reĝo, Karlo la 6-a (Charles VI le Fou, 1380-1422), freneziĝis en 1392. Tial la povon volis preni liaj onkloj. Inter ili, la Burgonja duko Filipo la 3-a (Philippe III le Hardi) estis unu el la plej potencaj. Kiam li forpasis en 1404, la Orleana duko prenis la reĝan povon. La filo de Filipo, Johano sen Timo (Jean sans Peur) volis la povon kaj pro tio li mortigis la Orleanan dukon je la 23-a de novembro 1407. Honora milito ekis. La filo de la Orleana duko fondis la grupon de la Armanjakoj por kontraŭi la grupon de la Burgonjanoj (vidu intercivitana milito inter la Armanjakoj (Armagnacs) kaj la Burgonjanoj (Bourguignons)). Tiu milito apartenas al la Centjara Milito, ĉar tiuj grupoj kelkfoje aliancis kun la Angloj, ekzemple en 1418.
Pro la reĝa frenezo, je la 21-a de majo 1420 estis subskribata traktato inter la Francoj kaj la Angloj. Karolo la 6-a edzigis sian filinon Katerinon al la hereda filo de la angla reĝo, estonta Henriko la 6-a (Henry VI). Plie, li akceptis ke post lia morto Henriko la 6-a iĝu franca reĝo.
La Angloj denove konkeris teritoriojn en la kontinento. En 1415 ili venkis la Francojn apud Azincourt. En 1424 ili prenis Vernejon (Verneuil) kaj poste urbojn en la Mena regiono (le Maine). En 1428 ili sieĝis Orleanon (Orléans). Johana de Arko (Jeanne d'Arc), kiu estis konvinkinta la reĝon pri sia misio, venis je la 29-a de aprilo 1429 kaj forpelis la Anglojn. La franca reĝo Karolo la 7-a (Charles VII le Victorieux) povis firmigi sian memon. Li subskribis la Arasan (Arras) packontrakton je aŭgusto de 1435.
1435–1453: Francaj rekonkeroj
Karolo la 7-a preparis sian landon por repreni multe da teritorioj. Li kreis konstantan, trejnitan armeon. En 1449, li forpelis la Anglojn el Normandio kaj el Gujeno. Li venkis la Anglojn apud Forminio (Formigny) en 1450, kaj apud Kastijono (Castillon) en 1453. Post tio Bordeaux subiĝis al Francio. Nur Kalezo restis angle regata (ĝis 1559).
En 1453 ankaŭ komenciĝis la Milito de la Rozoj (War of the Roses) en Anglio. Ne okazis pliaj bataloj inter Anglio kaj Francio.
En 1475 la Pikinja traktato (Picquigny) inter la franca reĝo Ludoviko la 11-a (Louis XI) kaj la angla reĝo Eduardo la 4-a (Edward IV) finis la centjaran militon.
La anglaj gereĝoj tamen plu oficiale nomis sin "reĝoj de Francio", ĝis la jaro 1815.
La rolo de malgrandaj etnoj
Bretonoj
La bretonoj troviĝis geogreafie proksime de la moviĝanta batalfronto, kaj estis atendeble, ke la rezulto de la milito influos ilian sorton. La angloj promesis al ili aŭtonomecon kaj efektive, dum ili regis Bretonion, ne multe enmiksiĝis en internajn aferojn. Post la morto de duko Johano la 3-a de Bretonio de 1341 ĝis 1364 okazis la sukceda milito de Bretonio. En 1347 Francio konkeris Bretonion. En la batalo de Auray (1364) la bretona duko Johano la 5-a helpis la anglojn, la francoj malvenkis. Tamen en 1365 la unua traktato de Guérande Bretonio iĝis dependa de Francio, sed kun konsiderinda aŭtonomeco; fakte la duko de Bretonio povis elekti sian reĝon inter la du landoj kaj elektis la francan.
Eŭskoj
La iama franca parto de Eŭskio en 1223 iĝis angla teritorio. La rilato inter angloj kaj eŭskoj estis neklara; unuflanke la angloj deziris aliancon kaj promesis aŭtonomecon, aliflanke ili plurfoje rabatakis la eŭskojn. Eŭskio restis angla reĝa posedaĵo ĝis 1461.
Bibliografio
- Allmand, Christopher, The Hundred Years War: England and France at War, ĉ. 1300 – ĉ. 1450, Cambridge University Press, 1988, ISBN 0-521-31923-4
- Bell, Adrian R., War and the Soldier in the Fourteenth Century, The Boydell Press, November 2004, ISBN 1-84383-103-1
- Braudel, Fernand, The Perspective of the World, Vol III of Civilization and Capitalism 1984 (in French 1979).
- Burne, Alfred, The Agincourt War, Wordsworth Military Library, ISBN 1-84022-211-5
- Curry, Anne, The Hundred Years War, Macmillan Press, 1993
- Dunnigan, James F., and Albert A. Nofi. Medieval Life & The Hundred Years War, Online Book.
- Neillands, Robin, The Hundred Years War, Routledge, 2001, ISBN 978-0-415-26131-9
- Perroy, Edouard, The Hundred Years War, Capricorn Books, 1965.
- Ross, Charles, The Wars of the Roses, Thames and Hudson, 1976.
- Seward, Desmond, The Hundred Years War. The English in France 1337–1453, Penguin Books, 1999, ISBN 0-14-028361-7
- Sumption, Jonathan, The Hundred Years War I: Trial by Battle, University of Pennsylvania Press, September 1999, ISBN 0-8122-1655-5
- Sumption, Jonathan, The Hundred Years War II: Trial by Fire, University of Pennsylvania Press, October 2001, ISBN 0-8122-1801-9
- Wagner, John A., Encyclopedia of the Hundred Years War, Westport, CT: Greenwood Publishing Group, August 2006. ISBN 0-313-32736-X
Notoj
- ↑ Philippe Contamine. (2007) La guerra dei cent'anni (itale). "Il Mulino. ISBN 978-88-15-12041-0.
Vidu ankaŭ