Centr-altaĵaj kserofitaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centr-altaĵaj kserofitaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso • One Earth Ecoregion [+]

Koordinatoj25° 44′ 21″ S, 128° 59′ 45″ O (mapo)-25.73924722128.99571667Koordinatoj: 25° 44′ 21″ S, 128° 59′ 45″ O (mapo) [+]
Areo288 670 km² (28 867 000 ha) [+]

Centr-altaĵaj kserofitaroj (Tero)
Centr-altaĵaj kserofitaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono. La IBRA-regionoj, kun la Centraj Altaĵoj ruĝe
Map
Centr-altaĵaj kserofitaroj

En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La centr-altaĵaj kserofitaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la aŭstralia-tasmania ekoprovinco de la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj de Aŭstralio. La ekoregiono grandparte kongruas kun la IBRA-regiono Centraj Altaĵoj difinita kadre la Provizora Biogeografia Regiono-klasifiko por Aŭstralio. Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-unuo "tanamia kaj grand-sabla dezertoj".

Situo kaj priskribo[redakti | redakti fonton]

La regiono konsistas el sablaj ebenaĵoj kun iuj areoj de rokaj altebenaĵoj. Tiuj ebenaĵoj havas sekan klimaton sed ricevas iom da precipitaĵo kaj somere kaj vintre. Tiu areo enhavas la malproksiman urbon de Alic-Fonto dum la herbejoj estas hejmo al kelkaj aborigenaj komunumoj aŭ estas uzitaj por brutaropaŝtado.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Tiu ekoregiono enhavas kvar IBRA-regionojn; Burt Plain, Montaro MacDonnell, Finke, kaj Centraj Altaĵoj, kaj inkludas la Centr-altaĵajn Centron de Biodiverseco. La vegetaĵaro konsistas el densa, rezistema spinifeksa herbejo kun kelkaj arbarkovritaj areoj de diferencaj akacioj (Acacia papyrocarpa, A. pendula, A. sibilans, A. coriacea). La regiono kaj speciale Montaro MacDonnell estas hejmo al kelkaj specialigitaj endemiaj plantospecioj inkluzive de Livistona mariae (arekacoj) de Palmo-Valo (angle : Palm Valley, Norda Teritorio) en Finke-kanjono Nacia Parko.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Birdoj inkludas ruĝ-vost-nigran kakatuon (Calyptorhynchus banksii) kaj eremiornon (Eremiornis cateri), dum aliaj notindaj bestoj estas populacioj de Petrogale lateralis (marsupiuloj) en MacDonnell-Montaro kaj la aŭstralia verda arborano (Litoria caerulea).

Tropaŝtado de brutaro kaj enkonduko de bestoj inkluzive de ĉevaloj, azenoj kaj kunikloj estas minaco al vivejoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Thackway, R. & I.D. Cresswell 1995 : An interim biogeographic regionalisation for Australia : a framework for setting priorities in the National Reserves System Cooperative Program, Version 4.0 Canberra, Australian Nature Conservation Agency, Reserve Systems Unit. ISBN 0642213712

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

25° 44′ 21.29″ S 128° 59′ 44.58″ O / 25.7392472 °S, 128.9957167 °O / -25.7392472; 128.9957167 (mapo)