Centra Ameriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Centra Ameriko.

Centra Ameriko estas longa istmo, kiu kuras ekde Jukatano en suda Meksiko ĝis la Panama kanalo aŭ la limo de Kolombio, konektante la du kontinentojn de Ameriko. Centra Ameriko estas laŭ geologia mezurilo sufiĉe nova tero, kun multe da vulkana aktivo. Escepte de anglalingva Belizo ĝi entute apartenas al Latin-Ameriko.

Landoj, denorde suden:

Ankaŭ troviĝas franca insuleto:

Mezameriko estas, ĝenerale, geografia termino, kaj Centra Ameriko, politika. La politika termino celas la kvin mezamerikajn landojn, kiuj sendependiĝis de la Regno de Hispanio je la 15-a de septembro de 1821. Kiel moderna esprimo, kelkfoje, Centra Ameriko inkludas Panamon kaj, eĉ pli malofte, Belizon. Pro ekonomiaj kaj politikaj bezonoj, pli moderne, kiam oni parolas pri Centra Ameriko, oni inkludas ankaŭ Domingon.

En la geografia esprimo Mezameriko estas ofte inkludataj la Grandaj Antiloj (Kubo, Jamajko, Puerto-Riko, kaj la Hispanjolo-Haitio kaj Domingo) plus kelkaj insuloj.

Biodiverseco

Ekologie Centra Ameriko ege gravas, ĉar sur tiu ĉi malvasta regiono konsistanta el suda Meksiko kaj sep malgrandaj landoj troviĝas 11 % el la surtera totalo de specioj animalaj kaj vegetalaj. Ĝi estas neanstataŭebla trezoro de biodiverseco. Tial la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International) indikis ĝin kiel biodiverseco-riĉaĵejon. Centra Ameriko ankaŭ ampleksas la Centramerikajn pinarojn-kverkarojn, kiu estas tutmondaj 200-regiono signita de la Monda Natur-Fonduso (WWF).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj