Centra Azio
Centra Azio aŭ Mez-Azio estas interna parto de Azio, kiu inkluzivas teritoriojn de iamaj sovetaj respublikoj: Uzbekio, Kirgizio, Taĝikio kaj Turkmenio. Al Centra Azio ofte apartenas ankaŭ sudaj partoj de Kazaĥstano, sude de Aralo-Irtiŝa akvodivida linio. Granda parto de la teritorio estas okupita de dezertoj Karakumo kaj Kizilkumo, ĉirkaŭita sude kaj oriente per altaj montaroj: Kopetdago, Pamiro kaj Alajo. Tra la Centra Azio fluas riveroj Amudarjo kaj Sirdarjo. Ĉi tie troviĝas Arala Maro (fakte lago!) kaj lago Balĥaŝo. li norde plataĵoj kaj ebenaĵoj formas du altzonojn, unua, kun alteco 500-1500 m - Gobio, Alaŝano, Ordos, Ĝungara kaj Tarima ebenaĵoj, kaj la dua, kun alteco 4000-4500 m - Tibeta montaro, dividitaj per altaj montoĉenoj de Tjan-Ŝano, Kunluno, Nan-Ŝano, Karakorumo ka. Klimato estas kontinenta, kun sedimentoj en ebenaĵo 50-200 mm jare kaj en montoj - 500-1000 mm. Plejofte la teritorioj estas okupitaj de dezertoj, stepoj kaj duondezertoj.
Bildgalerio
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke http://www.fas.harvard.edu/~casww/index.html greke http://www.getcited.org/mbrx/PT/2/MBR/10819625 greke http://www.ucentralasia.org greke http://www.fantasticasia.net